--- On Tue, 10/13/09, Joop Eggen wrote:
>Jen nur ĝenerala rimarkigo (mi longe ne sekvis la fadenon):
>Lingvo ankaŭ ekzistas en ŝanĝiĝanta kunteksto (Ludvig Vitgenŝtejn),
kun asocioj kaj kulturaj influoj.
>En ĉi tiu militajra kunteksto la nediritaj cirkonstancoj ludas
>demonstreblan rolon.
>Do "atentu!" ("senmove") oni povas asocii kun grava anonco,
>kvazaŭatentaj rigidaj sintenoj, grava generalo, k.t.p.
Praktike ĉiam temas pri pure ceremonia pozo. Se necesas vera atento,
oni ne uzas ĉi tiun komandon.
>Mi dubas ke ekzakta semantika priskribo estas pli bona traduko
>(senmove) ol laŭlitera traduko de konvenciaj nomigoj
>(atentu).
La konvenciaj nomoj estas diversaj. La rusa "smirno" respondas ne al
"Achtung" sed al "stillgestanden!".
>Instigitaj mensaj asocioj ankaŭ gravas. Tamen nur en ĉi tiaj etaj
>kuntekstoj.
> Pardonu se mi rekirlas en la akvoj de la diskuto, sed mi pensis, ke
> senmoveco ne estas la vera GRAVA intenco, sed atentemo - en moderna
> soldataro. Malgraŭ ke oni postulas nur senmovecon de ĉiuj, atentemo
> estas la pravigo. Senmoveco la metodo.
Malvere. Oni ne senmovigas kiam necesas atento. Oni senmovigas por
montri respekton; aŭ imageblas ke oni senmovigas por ĉesigi panikon aŭ
malordon; sed tiu lasta okazo la komando efikas ne tial ke ĝi vekas
atenton, sed tial ke estas AŬTOMATE, MEĤANIKE plenumata -- do tial, ke
ĝi SENPENSIGAS la panikulojn aŭ malkontentulojn. Se la soldatoj ne
estas dresitaj plenumi tian komandon reflekse, tiam la vokoj "atentu!"
produktos nenian efikon (samkiel provoj rezonadi kun histeriulo, kiun
povus raciigi ne rezonado sed vangofrapo).
--
Sergio
>