Sergio:
> > Dankon, Sibayama.
> >
> > Tamen Corsetti malkonsentos pri la "universaleco" cxar la japana
> > milit-terminaro devenas de la germana. :-)
>
> Ne, ĝi evidente paŭsas la usonan.
Eble "evidente" sed ne "historie". :-)
Kiam la japana imperiestro sxangxis la armeon de la tradicia al moderna
(antaux la unua M-M), li konfidis la taskon al germanaj (aux pli bone,
prusaj) instruktoroj.
Cxiukaze, kiam (antaux multaj jaroj) mi lancxis la "attenti"... mi antauxe
diris "a-"... kaj la soldatoj levis la kapon (aux pli bone, la mentonon)...
kaj poste mi diris "-tenti"... kaj la soldatoj ek-piedbatis kaj
ek-man-bat-etis (kontraux la flankoj).
Sammaniere, ankaux aliaj "estroj" en aliaj lingvoj (angla, germana, franca,
korea) disduigis la komandon... kaj la soldatoj "disduigis" la mov-sekvon.
La "senmova" parto de la komando estas nur sekvanta. Mi mem usis "senmove!"
("immobili!") kaj post la "attenti", kiam la tacxmento ne estis sufficxe
lauxforma, kaj kiel tute aparta komando (cxefe dum la ago).
Gxis
Antonio Codazzi