--- On Tue, 10/13/09, f_sophia wrote:

[...]

> La "attenti" ne estas simpla "senmova" pozo, sed en gxi estas
> sinsekvo de movoj antauxe (pri la kapo, pri la manoj kaj brakoj, pri
> la kruroj kaj piedoj).

> Cxu ne?

Temas pri pozo, ne pri movoj per kiuj oni tiun pozon prenas.  Mi povas
vidi "senmove" starantan gardosolaton sen vidi kiel li tiun pozon
atingis (ĉu mi diru "atente staranta"?).

Tamen estas vero en via diro: la pozo ja estas grava.  Eble la plej
trafa estas la diakona komando je certaj momentoj de la ortodoksa
liturgio:
"Ni rekte staru!"

Do, eble "rekte staru!" (aŭ "Rekte!") estus la plej trafa esprimo.

-- 
Sergio






      

Rispondere a