Je Lundo, la 12a de Oktobro 2009EO 05:34:42EO Johan Derks skribis: > [...] > La kerno de la problemo vi bone trafis per la frazo: Uzante > -uj- oni devas atenti chu la landnomo devenas de la "chefgento" de la lando > au ne Mia deziro kaj tiu - mi supozas - de aliaj ujo-favorantoj estas, ke > la kono pri la naturo de lando, chu ekz. dezerta (Namibio), insula (Kubo) > au 'triba' (Germanujo) estas nedisigebla de la formo de la landonomo.
- Kara Johan (nu, mi dirus Johano, lau la Fundamento: "Johano batas Vilhelmon"), al viaj pripensindaj argumentoj mi aldonu: la avantaghoj de -io estas du: 1. tiu finajho kongruas au similas al tiu de multaj etnaj lingvoj; 2. oni ne bezonas distingi inter gentaj landnomoj (Francio / Francujo) kaj landnomoj kiuj finighas chiukaze per -io (Namibio), do du nenecese diversaj aferoj falas en unu. Tiuj estas veraj avantaghoj, kiujn la uj-favorantoj devas konsideri en sia argumentado, des pli ke ili estas vershajne la kauzo pro kiu -io- tiom logas, ech la Akademion (kompreneble krom la anekdota "argumento" kiun citis Johano- Luko. Se vi trovas konvinkan argumenton pri tio, mi tuj transiros al -uj. Amike, Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
