Je 10/16/09, Russ:
> 2009/10/16 Sergio Pokrovskij:

[...]

>> Mi ne rigardas "Germani" radikon, mi vidas en ĝi derivaĵon
>> "German/i/o".  Tamen "german" en Germanio estas same neŭtrala
>> trajto, kiel "Jordan-" en "Jordanio": neniu pretendas ke Jordano
>> estas iel privilegiita.  Dum la speciale etnisma -uj sugestas la
>> ideon ke ke temas pri speciale etnisma ŝtato.  Oni normale tion ne
>> celas; sed tia apartigo favoras tian misinterpreton.

> Ankoraux ne klaras al mi kial "-ujo" favoras tian misinterpreton kaj
> "-io" (aux "-i/o" se vi preferas) ne favoras tian misinterpreton.

Mi jam pli ol dufoje klarigis tion, kaj interalie en la ĉi-supra
fragmento: Ĉar -i estas neŭtrala kaj ĝenerala, dum -uj estas speciale
etnisma.

> Al homo kiu ne studis tiajn gramatikajn debatojn, ambaux simple
> estas sufiksoj aldonitaj al la radiko "german". Kial estu diferenco?

Ambaŭ estas sufiksoj, sed unu implicas etnecon de la radiko kaj
ekzistas kontraste al la neŭtrala -i.

> En normala parolo kaj laux vortaraj difinoj kaj laux decido de
> Akademio de Esperanto, ili ambaux simple estas sinonimaj nomoj por
> la lando.

La vortaraj difinoj ne estas sufiĉe detalaj.  La decidoj de la
Akademio de Esperanto (t.e. ties landonomaj rekomendoj) estas tute
fuŝaj.

[...]

>> Mi opinias ke estus sufiĉe natura kaj nemalprava atribui al
>> "Germanujo" la ĝeneralan signifon de la tuto da germanlingvanoj,
>> inkludante ankaŭ la aŭstrojn kaj svisgermanojn.  Simile pri Kurdujo
>> ktp.

> Mia persona sperto estas ke homoj komprenas la landon kiam ili
> legas/auxdas "Germanujo", kaj ne la tuton de germanlingvanoj.

Eble vi ne ĉiam rimarkis la nuancon.  Cetere, pri "Germanujo" oni
estus pli singardaj kaj probable evitus tian uzon (pro la historiaj
kialoj).  Sed por aliaj etnoj tian ĝenon oni ne sentas.

>> Temas ne pri ŝovinismo, temas precipe pri etnaj malpliopoj.  La
>> ŝovinistoj oftege opinias ĉiujn samlandanojn siaj sametnanojn, kaj
>> deklaras ke ili donas al la kurdoj la privilegion sin nomi turkoj.
>> Simile la cara registaro en certaj epokoj pretendis ke la poloj estas
>> rusoj.

> Kaj kiel uzi landonomojn "Rusio" kaj "Turkio" anstataux "Rusujo" kaj
> "Turkujo" sxangxas tiujn emojn subpremi malplimultojn? Mi malfacile
> imagas ke rusoj aux turkoj NE farintus tian subpremon se ilia lando
> havintus nomon Rusio kaj Turkio anstataux Rusujo kaj Turkujo. Sxajnas
> nura fantazio, ke tiaj sxovinistoj sxangxus sian sintenon kaj ke etnaj
> malplimultoj gajnus plenajn rajtojn, rezulte da gramatika finajxo de
> landonomo.

> Precipe kiam la grandega plejmulto de tiuj subpremantaj plimultoj kaj
> tiuj subpremataj malplimultoj ecx ne parolas Esperanton kaj neniam
> auxdis pri tiuj landonomoj aux la teorioj kaj debatoj pri -io kaj
> -ujo. :)

Denove vi ne atentas, kiel sentas LA ESPERANTISTOJ el malpliopoj kiam
oni instruas al ili tiajn diferencojn.  Mi povas atesti, ke ekz-e
multaj esperantistoj el inter tataroj ja vidas tie diferencon kaj
opinias tion ĝena.

--
Sergio

Rispondere a