Je 10/16/09, Russ: > 2009/10/16 Sergio Pokrovskij: >> --- On Fri, 10/16/09, Russ Williams wrote:
>> [...] >>> Kaj la politika argumento (ke iel "Auxstrujo" sugestas ke auxstroj >>> havu pli da rajtoj cxar la landonomo devenas de la gentonomo, dum >>> "Auxstrio" estas supozebla aparta sendependa radiko "Auxstri-" >>> sxajnas absurda >> Gxi ne estas absurda. Estas regula afero, ke landon oni nomas per >> gxia apartajxo: Jordano -> Jordanio, Algxero -> Algxerio, ruso -> >> Rusio. En tia derivado Jordano neniel estas iel privilegiita, gxi >> estas simple nomdona trajto. > Kaj kial rusoj devas esti privilegiita per la tradicia nomo Rusujo, > kiu ankaux estas nomata per apartajxo kaj uzas "ruso" kiel nomdonan > trajton, same kiel "Rusio" uzas "ruso" kiel nomdonan trajton? Ĉar tiel okazis historie. Tamen tio ne signifas ke la rusoj havas specialan pozicion en Rusio kompare kun la aliaj rusianoj. [...] > Sed vi parolas pri nura subtila gramatika teorio. Cxu vi vere kredas > ke sxovinisma homo, kiu pensas (ekzemple) ke rusoj havu la potencon > en Rusujo/Rusio/Ruslando, aux ke germano havu la potencon en > Germanujo/Germanio/Germanlando efektive scias aux zorgas pri la > specifaj gramatikaj signifoj kaj historio de la sufiksoj (aux > pseuxdosufiksoj) ujo, io, lando? Oni vidas "Rus", "German", ktp kaj > tuj konstatas ke temas pri rusoj, germanoj, ktp simple, sendepende > de tio, cxu la nomo estas Rusio aux Rusujo, Germanio aux Germanujo. Oni konstatas, ke temas rusiano, germaniano ktp. Kaj ne la ŝovinistoj plej zorge distingas la landannomon "rusiano" disde la etnannomo "ruso", sed precipe la nerusaj rusianoj, kiuj volas konservi sian apartecon. Tute simile mi vidis skoton kiu laŭte protestis kiam oni nomis lin "anglo". > T.e. se oni efektive havas tendencon uzi nuran landonomon mem por > pravigis siajn naciajn/rasajn/ktp antauxjugxojn kaj politikojn, mi > simple ne kredas ke tia homo pensus pri nomo "Germanio" "Nu, la > lingva radiko de la nomo estas "Germani" - kaj tio estas tute alia > radiko ol "german" - do germanoj ne havu pli da potenco ol iu ajn > alia tie", sed se la nomo estus "Germanujo" tia homo pensus "Nu, la > lingva radiko de la nomo estas "german" plus sufikso "ujo", do > evidente germanoj estu la reganta cxefpopolo de la lando". Mi ne rigardas "Germani" radikon, mi vidas en ĝi derivaĵon "German/i/o". Tamen "german" en Germanio estas same neŭtrala trajto, kiel "Jordan-" en "Jordanio": neniu pretendas ke Jordano estas iel privilegiita. Dum la speciale etnisma -uj sugestas la ideon ke ke temas pri speciale etnisma ŝtato. Oni normale tion ne celas; sed tia apartigo favoras tian misinterpreton. > Tio ja sxajnas absurda laux mi. Precipe kiam plejmulto konfuze pensas > ke "Germanio" ja estas "German-io" ne "Germani-o" cxiuokaze, do same > formita kiel "German-ujo" el la gentonomo, sed simple kun supozeble > pli internacia "natura" "sufikso". Vi konfuzas min kun Marc aŭ Renato. Mi neniam dubis ke -i estas sufikso. [...] > Cxu vi vere kredas ke naciisto kontraux negermanoj distingus tiel > inter "Germanio" kaj "Germanujo" baze de tia gramatika subtilajxo? > "Ho, mi antauxe nomis la landon "Germanio" kaj mi estis fia > kontrauxfremdulo, sed nun ke mi eknomas la landon "Germanio" > anstataux "Germanujo", mi konstatas mian eraron, kaj mi igxas pli > bonkora kaj homaranisma!" :) Mi opinias ke estus sufiĉe natura kaj nemalprava atribui al "Germanujo" la ĝeneralan signifon de la tuto da germanlingvanoj, inkludante ankaŭ la aŭstrojn kaj svisgermanojn. Simile pri Kurdujo ktp. > La problemo de sxovinismo ne estas gramatika problemo, kaj mi dubas ke > sxangxo de (pseuxdo)sufikso por landonomo solvas gxin. Temas ne pri ŝovinismo, temas precipe pri etnaj malpliopoj. La ŝovinistoj oftege opinias ĉiujn samlandanojn siaj sametnanojn, kaj deklaras ke ili donas al la kurdoj la privilegion sin nomi turkoj. Simile la cara registaro en certaj epokoj pretendis ke la poloj estas rusoj. > Russoj logxas en Russujo, :) > Russ Eble. Tamen atentu, ke 25 milionoj da rusoj loĝas ekster Rusio. -- Sergio
