2009/10/16 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> Oni konstatas, ke temas rusiano, germaniano ktp.  Kaj ne la ŝovinistoj
> plej zorge distingas la landannomon "rusiano" disde la etnannomo
> "ruso", sed precipe la nerusaj rusianoj, kiuj volas konservi sian
> apartecon.

Bone, sed kial ili povas fari tion per la vorto "rusiano", sed ili ne
povas fari tion per la vorto "rusujano"? Cxu "rusujano" iel ne atingas
la saman rezulton?

> Tute simile mi vidis skoton kiu laŭte protestis kiam oni nomis lin
> "anglo".

Kaj versxajne iuj poloj ne volus esti nomataj rusoj. Kaj do? Mi ne
vidas kiel tio montras tauxgecon de -io anstataux -ujo.

> Mi ne rigardas "Germani" radikon, mi vidas en ĝi derivaĵon
> "German/i/o".  Tamen "german" en Germanio estas same neŭtrala trajto,
> kiel "Jordan-" en "Jordanio": neniu pretendas ke Jordano estas iel
> privilegiita.  Dum la speciale etnisma -uj sugestas la ideon ke ke
> temas pri speciale etnisma ŝtato.  Oni normale tion ne celas; sed tia
> apartigo favoras tian misinterpreton.

Ankoraux ne klaras al mi kial "-ujo" favoras tian misinterpreton kaj
"-io" (aux "-i/o" se vi preferas) ne favoras tian misinterpreton. Al
homo kiu ne studis tiajn gramatikajn debatojn, ambaux simple estas
sufiksoj aldonitaj al la radiko "german". Kial estu diferenco? En
normala parolo kaj laux vortaraj difinoj kaj laux decido de Akademio
de Esperanto, ili ambaux simple estas sinonimaj nomoj por la lando.


>> Tio ja sxajnas absurda laux mi. Precipe kiam plejmulto konfuze pensas
>> ke "Germanio" ja estas "German-io" ne "Germani-o" cxiuokaze, do same
>> formita kiel "German-ujo" el la gentonomo, sed simple kun supozeble
>> pli internacia "natura" "sufikso".
>
> Vi konfuzas min kun Marc aŭ Renato.  Mi neniam dubis ke -i estas
> sufikso.
Mi supozis nenion pri via opinio, cxu "i" estas sufikso, mi simple
parolis pri multaj homoj gxenerale.

> Mi opinias ke estus sufiĉe natura kaj nemalprava atribui al
> "Germanujo" la ĝeneralan signifon de la tuto da germanlingvanoj,
> inkludante ankaŭ la aŭstrojn kaj svisgermanojn.  Simile pri Kurdujo
> ktp.

Mia persona sperto estas ke homoj komprenas la landon kiam ili
legas/auxdas "Germanujo", kaj ne la tuton de germanlingvanoj.

> Temas ne pri ŝovinismo, temas precipe pri etnaj malpliopoj.  La
> ŝovinistoj oftege opinias ĉiujn samlandanojn siaj sametnanojn, kaj
> deklaras ke ili donas al la kurdoj la privilegion sin nomi turkoj.
> Simile la cara registaro en certaj epokoj pretendis ke la poloj estas
> rusoj.

Kaj kiel uzi landonomojn "Rusio" kaj "Turkio" anstataux "Rusujo" kaj
"Turkujo" sxangxas tiujn emojn subpremi malplimultojn? Mi malfacile
imagas ke rusoj aux turkoj NE farintus tian subpremon se ilia lando
havintus nomon Rusio kaj Turkio anstataux Rusujo kaj Turkujo. Sxajnas
nura fantazio, ke tiaj sxovinistoj sxangxus sian sintenon kaj ke etnaj
malplimultoj gajnus plenajn rajtojn, rezulte da gramatika finajxo de
landonomo.

Precipe kiam la grandega plejmulto de tiuj subpremantaj plimultoj kaj
tiuj subpremataj malplimultoj ecx ne parolas Esperanton kaj neniam
auxdis pri tiuj landonomoj aux la teorioj kaj debatoj pri -io kaj
-ujo. :)

amike
russ

Rispondere a