Je 10/16/09, Renato:
> Sergio:

>> -- sed la i-nomo ne kreas tiom specialan rilaton inter la etno
>> kaj samnoma lando, kian faras -ujo. Se mi diras "Slavujo" aux
>> "Kurdujo" aux "Anglalingvujo" (aux "Esperantujo" ), temas pri specife
>> etna dimensio.

> Sed same se vi diras Slavio, Kurdio, Anglalingvio kaj Esperantio.

Mi ne diras "Slavio, Kurdio" -- kaj neniam vidis tiajn formojn.
Germane por "Slavujo" mi uzis ne landan sufikson, sed -tum (kaj angle
-dom, kiel en Christendom).

"Esperantio" pensigas min pri la Civito, kio estas tute alia afero ol
"Esperantujo".

--
Sergio

Rispondere a