Je 11/24/09, Vilhelmo: > Je Lundo, la 23a de Novembro 2009EO 13:55:37EO Marc Bavant skribis: >> Vilhelmo: >>Chu ne venis la tempo oficialigi la uzadon de "po" en pli racia formo?
>> Ne venis, kaj ne venos... :) > - Nu, oni jam multe diras kaj skribas "konsumado de x kilogramoj > pokape" (anstatau la kiel eraro denuncata "po kapo"), do en > kunmetajhoj la po en pli racia formo ŝajnas jam bone funkcii ... Ne evidentas ke tio funkcias bone. La formo "pokape" signifus por mi "po unu persono en unu fojo" — ekz-e nombri homojn "pokape" (kaj ne ekz-e laŭ ilia suma maso). Tio estus tute alia senco (samkiel "vendi pogrande", "verŝi pogute" ktp). -- Sergio
