2009/11/24 Vilhelmo Lutermano <[email protected]>
> - Nu, oni jam multe diras kaj skribas "konsumado de x kilogramoj pokape" 
> (anstatau la kiel
> eraro denuncata "po kapo"), do en kunmetajhoj la po en pli racia formo ŝajnas 
> jam
> bone funkcii...

Tio estas same erara: anstataŭ "pokape" estu "porkape". Ofteco de tiu
eraro ne abolas la fakton, ke ĝi estas eraro.

Ankaŭ en la rusa ekzistas tiaj eraroj: iujn formojn uzas ŝajne eĉ
plimulto da parolantoj, sed ili tamen restas eraraj kaj kontraŭnormaj.
Ekzemple ĉies misuzado de genitivo anstataŭ dativo post благодаря
(danke al), согласно (konforme al, laŭ), вопреки (kontraŭe al, spite
al). Nu, tio estis flanka rimarko, ĉar tio estas mia dolorpunkto kaj
ĝi min достало :(

--
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a