>>  Vilhelmo:
>> - Nu, oni jam multe diras kaj skribas "konsumado de x kilogramoj
>> pokape" (anstatau la kiel eraro denuncata "po kapo"), do en
>> kunmetajhoj la po en pli racia formo ŝajnas jam bone funkcii ...

 > Sergio:
> Ne evidentas ke tio funkcias bone. La formo "pokape" signifus por mi
> "po unu persono en unu fojo" — ekz-e nombri homojn "pokape" (kaj ne
> ekz-e laŭ ilia suma maso). Tio estus tute alia senco (samkiel "vendi
> pogrande", "verŝi pogute" ktp).

Ĉu do eblas kompreni alimaniere ol Sergio la esprimon "pokape"?
Mi komprenis kiel Sergio kaj eĉ ne suspektis ke mi devus legkompreni 
"konsumado de x kilogramoj fare de ĉiu homo".
Eĉ mi dubas pri la lasta interpreto, ĉu tiel ĝi povas signifi?
Mireja

Rispondere a