Kurt Fischer skribis: > La 9-a oficiala aldono do rezignas pri grava diferenco: Ne chiu, kiu estas > persvadita, estas konvinkita!
Vi pravas pri tiu distingo, sed ne pri tio, ke 9OA rezignas pri ghi: persvad/i. Igi iun iel agi per (insista) argumentado, petegado k.s.: 'shi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis.' La difino klare diras, ke la rezulto de persvadado nur estas certa agado (ne konvinko). La ekzemplo ech pli klare montras, ke persvadito ne estas konvinkito. Se oni ne volas fari ion, oni ne estas konvinkita. Sed oni eble tamen faras, pro ies persvadado. Ankau PIV2005 klare indikas tiun diferencon. Konvinkito estas shanginta sian efektivan opinion (konvinkon), dum persvadito nur agas lau la volo de alia (pro insistado, petegado au simile), eble kontrau la propra konvinko. Kompreneble tute povas esti, ke iuj uzas nur "konvinki" atribuante al tiu vorto ambau ideojn. Tiel kredeble estis por chiuj antau ol la vorto "persvadi" aperis en la lingvo. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
