Mirejo:
> Mi iom esploris en la reto pri "strophoïde" ĉar mi forgesis kiel oni
> povas konstrui ĝin (mi emeritiĝis en 2000).
> Strofoidoj ja estas matematike tre interesaj figuroj sed multe tro riĉaj
> por ke oni povu en ReVo difini ilin je ĝia ĝusta valoro. 

La nuna difino donas gxeneralan kartezian ekvacion, kaj la ilustrajxo montras 
la cxefan karakterizon (BM1=BM2=OB) rilate al la konstrupunktoj A kaj O, kiam B 
movigxas laŭ la ordinata akso.

> Proponi paĝon
> sen la bildo ne havas sencon ĉar neniu formulo povos satigi tiujn kiuj
> volas scii pri ĝi kaj ne akiris certan gradon en siaj matematikaj
> studoj: tiuj bezonas bildon.

Mi samopinias. Tial indas solvi la problemion, ke iuj retumantoj bojkotas IE, 
kaj ke Fjarovulpo ne kapablas gxuste prezenti SVG-bildon kun ena skripto (la 
problemon pri paco en mezoriento aux financa monda krizo ni solvos poste).

> Ili ne trovos en ReVo do iros priesplori en sia lingvo, ne en Esperanto.
> Tiel mi faris kaj mi trovis ege interesan paĝaron en la franca farita de
> instruisto pri matematiko. Tiu instruisto ricevis la premion 2008
> Anatole Decerf por sia paĝaro pri la rimarkindaj kurboj. Inter multaj
> kurboj troveblas ĉio pri strofoidoj en:
> http://www.mathcurve.com/courbes2d/strophoiddroite/strophoiddroite.shtml.
> Tie mi observis la desegnojn, multaj estas .gif kaj tio permesis al la
> aŭtoro montri animate kiel formiĝas strofoidon.
> Mi ne scias kiel Marc faris sian bildon en .SVG kaj eĉ ne sukcesas vidi
> la bildon.
> Per Firefox (la lasta versio) mi havas sur mia ekrano:
> ------------
> Strofoido
>> function start(evt, scale) {
> [...]

Tio estas la problemo levita de Christophe (kaj ne unuafoje pritraktita en tiu 
cxi diskutlisto).

> per IE mi havas malplenan rektangulon kun la malgranda kvadrata bildeto
> kiu signifas ke ne eblas legi la bildon.

Kiel atentigis Wieland, suficxas instali Adobe-an SVGViewer

http://www.adobe.com/svg/viewer/install/

Kore,

Marc


Rispondere a