2010/1/17 Kurt Fischer <[email protected]> > > > "Sukcese kredigi ion al iu" kiel defino por persvadi estas simple eraro kaj > > la respektivaj ekvivalentoj en la al mi konataj lingvoj tion konfirmas: > to convince en la angla por konvinki > convaincre en la franca > to persuade por persvadi > persuader en la franca > Kurt Fischer >
Parenteze: en la angla, la diferenco inter "convince" kaj "persuade" estas ofte nebula, kaj "persuade" kaj "convince" inkluzivas (inter aliaj) la pli kredecan sencon "Sukcese kredigi ion al iu" kaj la pli agecan sencon "instigi alian homon fari ion" Ekz http://dictionary.reference.com/browse/persuade http://dictionary.reference.com/browse/convince Ekzemple cxiuj el la jenaj kombinajxoj de persvadi/konvinki kaj kredo/ago estas en ordo en la angla: He persuaded/convinced her that God does not exist. He persuaded/convinced her to go to the movie with him. Cxu la lingvosento de aliaj listanoj indikas ke iuj el la sekvaj Esperantaj versioj ne estas bonaj? Li persvadis/konvinkis sxin, ke dio ne ekzistas. Li persvadis/konvinkis sxin, ke sxi iru al la filmo kun li. amike russ
