2010/1/17 Bertilo Wennergren <[email protected]>: > Russ Williams wrote: > >> Ekzemple cxiuj el la jenaj kombinajxoj de persvadi/konvinki kaj kredo/ago >> estas en ordo en la angla: > >> He persuaded/convinced her that God does not exist. > > Al mi estas surprize, ke oni povas diri "He persuaded her that > God does not exist", sed mi ja ne estas denaska Anglalingvano. > > Chu vi povas citi ekzemplojn el literaturo de tia uzo de > "persuade"?
Mi ne konas specifajn literaturajn ekzemplojn. Sed google-sercxo por "persuade me that", "persuaded him that", kaj similajn esprimojn montros multajn ekzemplojn de cxiutagaj parolantoj. Mi povas facile imagi ke antauxe ekzistas tia distingo, kian vi priskribas en Esperanto, kaj poste la distingo malaperas inter la parolantaro. ...Nu bone, pro scivolo pri la interesa lingva demando, mi jxus sercxis per google por "persuade" kun "Shakespeare" kaj trovis: http://www.william-shakespeare.info/william-shakespeare-sonnet-22.htm "My glass shall not persuade me I am old" (Mia spegulo ne persvados/konvinkos min, ke mi estas maljuna) Sxajne tiu sxekspira ekzemplo pli temas pri konvinko ol persvado (laux la Esperantaj difinoj), cxu ne? Sed la distingo ofte sxajnas subtila por mi (eble gxuste cxar la angla pli egaligas ilin ol Esperanto versxajne!) Aha, kaj jen la sekva pagxo, specife pri citajxoj kun "persuade". Nekredeble konvene! :) http://www.brainyquote.com/quotes/keywords/persuade.html Estas diversaj ekzemploj en la Esperanta senco (instigi iun al ia ago), sed ankaux diversaj en la senco de konvinki/kredigi: Ekzemple (por reveni al la ekzempla temo de kredo kaj dio...): I cannot persuade myself that a beneficent and omnipotent God would have designedly created parasitic wasps with the express intention of their feeding within the living bodies of Caterpillars. Charles Darwin (Mi ne povas persvadi min, ke bonvola cxiopova Dio intence kreus parazitajn vespojn kun la specifa celo, ke ili nutru sin en la vivantaj korpoj de rauxpoj.) Theology is never any help; it is searching in a dark cellar at midnight for a black cat that isn't there. Theologians can persuade themselves of anything. Robert A. Heinlein (Teologio neniam helpas; tio estas sercxado en malluma kelo notkomeze por trovi nigran katon, kiu ne cxeestas. Teologoj povas persvadi sin pri io ajn.) amike, russ
