Antonio:
/Kion opinias Renato (kiu inter ni estas la pli amligita al skematismo) pri tio?/
Mi certe opinias, ke vi pravas.
Lau( mi oni devas unue rigardi la signifon de la baza radiko. Ekzemple "mang^-" lau( la Fundamento estas manger, eat, essen. El tio sekvas c^io cetera. Do, "mang^a" povas nur signifi ke temas pri adjektivo, kiu rilatas al la ago mang^i, ekzemple la "mang^a proceduro". Ofte en la okazo de tiaj verboj la senco similas al "mang^anta", sed lau( mi g^i neniam povas signifi "mang^ata".
Ofte, lau( mi, oni ankau( uzas la formojn kiel "timema", kiam la simpla "tima" devus sufic^i.
Amike Renato Amike Renato
