>> Mireja:
>> Mi nur volas diri ke por mi "afekta " estas katastrofa!
>> same kiel "veka" "korekta" kaj aliaj
>> Foje ili estas uzataj kiel verbo+anta kaj alifoje kiel verbo+ata

> f_sophia:
> Cxu?
> Mi ne komprenas la kialon.

Jen ekzemplo kiu aperis en cxi listo:
-------------
 > Mi neniam renkontis tiun preciozan vorton "kripo" (eble ĉar tiaj
 > teatraĵoj ne ekzistas en Ortodoksujo).

Ĝi ne estas precioza vorto por multaj kristanoj.
[...]
-------------
kaj jen kun la malklara "afekta":
-------------
 > Mi neniam renkontis tiun afektan vorton "kripo" (eble ĉar tiaj
 > teatraĵoj ne ekzistas en Ortodoksujo).

Ĝi ne estas afekta vorto por multaj kristanoj.
[...]
-------------
Multe pli klare estus por eviti la vorton "precioza":
-------------
 > Mi neniam renkontis tiun afektoplenan vorton "kripo" (eble ĉar tiaj
 > teatraĵoj ne ekzistas en Ortodoksujo).

Ĝi ne estas afektoplena vorto por multaj kristanoj.
[...]

Mi ne diras ke afekta cxiam estas malklara, ankaux en iuj kuntekstoj 
venos al mia menso la vorto "afekta" sed en la cititajxo supra mi ne 
bone komprenus "afekta" kaj rimarkinde estas ke la auxtoro mem (probable 
sen pripense) skribis  "precioza" kaj ne skribis "afekta".
Aliaj vortoj kiuj foje povas anstatauxigi "precioza" estas: "pompa", 
dandeca, kaj la jam cititaj "afektoplena", "afektema".

Jen mia opinio:
"precioza" estas utila vorto sed tro misuzata.
Cxu oni devas gxin registri en la vortaro?
Mi ne scias:
* se jes oni faru por atentigi pri gxia gxusta senco kaj atentigi pri la 
senco tro ofte uzita kaj kiun gxi ne havas.
Kaj oni sendu al kelkaj vortoj kiel: afektoplena, afekta, pompa, 
dandeca, ornamoplena kaj aliaj al kiuj mi ne pensas nun.
* eble estas pli sagxe ne registri gxin en ReVo.
Mireja kiu ne bezonas la vorton "precioza".

Rispondere a