2010/3/17 mireille corobu <[email protected]>:
> Necesas distingi inter la esperanta vikipedia paĝo kaj la aliaj.

Kial? La argumento de Sergio sxajnas egale valida por Esperanto, la
franca, la angla, la hebrea, ktp. T.e., jam estas forta precedenco, ke
lingvoj prenas fremdlingvajn nomojn sed adaptas ilin, por ke ili pli
kongruu al la alfabeto, literumado, fonetiko, ktp de la prenanta
lingvo. Mi ne vidas, kio estas speciala aux aparta pri Esperanto
rilate tion.

> En Francio li estas konata sub la formo "Léon Tolstoï"

Kaj jen gxuste la punkto: francoj (kaj anglalingvanoj, kaj
Esperantistoj, kaj rusoj, kaj probable cxiuj aliaj lingvanoj) ofte ne
sekvas la principon ke "Propra nomo estas apartenaĵo de ĉiu individuo"
kaj anstatauxe ili ofte adaptas la nomon al la propra lingvo anstataux
konservi la originalan formon. Jen la nekonsekvencajxo, ke vi
unuflanke indigne skribis, ke skribi "Johano Ferato" por nomi Jean
Ferrat estus "skandala", sed aliflanke vi senhezite skribas "Tolstoj"
en Esperanto kaj "Tolstoï" en la franca por nomi Толстой kaj versxajne
ne taksas tion skandalo ... Sxajnas nekonsekvence, cxu ne?

Nomoj estas komplikaj. :)

amike,
russ

Rispondere a