> Istvan Ertl: > Nuna difino: > "Sukcesi kredigi ion al iu" > Chu ne pli taugus la PIVa: "Instigi iun al ia ago per emocivekaj argumentoj"? > Eventuale tamen sen "per emocivekaj argumentoj"? > Nun en ReVo nek la difino de "konvinki" nek tiu de "persvadi" allasas la > signifon "atingi ke iu faru ion". > Laux iuj, ekz. Rob Moerbeek, "konvinki" ne konvenas por chi lasta senco, sed > ni ja trovas che Zam. "por konvinki min respondi". > Pendas do la demando chu ambau chi verboj povas signifi agigon, kaj se jes, > kun kia diferenco: chu kun tiu de emocivekado?
Mi ne sekvis la diskuton ĉar apenaŭ mi venis al la ekrano de mia komputilo, nun mi povas iomete ripozi kaj denove komputilumi. Por mi la ĉefa diferenco inter "persvadi" kaj "konvinki" estas ke pli malpli perforte oni persvadas dum oni konvinkas sen trovi grandan reziston. Oni persvadas dubemulon, oni konvinkas kredemulon. Mireja
