Je 4/21/10, Wolfram: [...]
> Mi proponas: > persvadi = miskonvinki. > Lau mia, eble malĝusta, sento persvadi signifas "konduki sur > malĝustan vojon" kaj konvinki estas "konduki sur la ĝustan vojon". Laŭ mia (eble malĝusta) kompreno de la germana, persvadi = überreden, konvinki = überzeugen. Oni povas tede überreden, ĝis kiam la kompatindulo kapitulacas kaj akceptas ion kion li opinias maltaŭga kaj malbona. Do eblas persvadi ion al iu, tiel ke la persvadito faru ion kontraŭ sia konvinko. Ekz-e mia edzino ofte sukcesas persvadi min fari ion kion mi opinias stulta. -- Sergio
