2010/5/1 f_sophia <[email protected]>:
>
>> Tre utila atentigo. Tamen, je kiu radikokvanto okazas tia malfaciligho,
>> estas malfacile diri. Dependas ankau de la konkreta vorto mem, kaj ankau de
>> la lingvaj fonoj kaj kutimighoj de la lingvouzanto mem. Imageble ni,
>> hungaroj malpli ghenighas kunmetegademi ol Vi italoj :-)
>
> Tio ne estas mia teorio... Eble iu scias la auxtoro (mi, bedauxre, forgesis la
> nomon).
>
> Tamen, laux mi tiu teorio estas racia.
> Ekzemple, elektrokradrostado aux kolektivnomumeblino. :)
> Cxu ili estas simplaj laux vidpunkto (kaj lingvokapablo) de hungaro, cxino aux
> euxskero?

Nu aliflanke, cxu Esperanto estus pli komprenebla kaj facila se ni
evitus vortojn kiel "hundido" kaj "cxevalido" favore al iuj
(hipotezaj) naturismaj vortoj kiel "pupio" kaj "kolto" (por pauxsi el
la angla)?

Evidente ne estas ia gxenerala regulo, sed griza regiono inter
evidente bonaj vortoj kiel "hundido" anstataux "pupio" kaj io
malkonvena kiel "paperfolitekstujo" anstataux "libro". :) Kaj sxajnas
ankaux al mi ke ja malsamaj homoj metos la limon inter la grupoj
malsame depende de sperto kun denaskaj lingvoj kiuj kombinas vortojn
kaj vortetojn tiel, inter aliaj faktoroj.

Ekzemple se mi auxdas iun diri "mi eksedzigxas", mi facile kaj tuj
komprenas (mi bone memoras auxdi gxuste tian frazon de amiko frue en
nia esperanta kunlernado... Trafis kaj impresis min, ke jam ni
kapablis paroli pri vere gravaj aferoj facile en la nova por ni
lingvo, kiam ni havis malgrandan vortprovizon), sed eble vi pensas ke
"eksedzigxas" estas malfacila kaj malkomprenebla kaj volas diri "mi
divorcas", mi ne scias, sed por mi la vorto "divorci" estas nenecesa
balasto en la lingvo.

amike
russ

Rispondere a