--- In [email protected], "f_sophia" <f_sop...@...> wrote:

> Dankon, Istvan.
> La ekzemploj estas trafaj.
> 
> Mi trovis ankaux la vortojn:

Nu, se Via listo celas testi *mian* toleremon pri kunmetitaj vortoj, miaj 
personaj impresoj jenas, kaj, se redaktore, mi intervenus jene:

> 
> "abiturientkandidato", 

mi metus streketon pro estetiko:
abiturient-kandidato

> hxolermalsanulo (pli komuna hxolerulo), 

normale

> kontraÅ­nebullampo, 

kontraÅ­nebula lampo

> maldekstramanulo 

jes

>(pli komuna maldekstrulo), 

ne: tio estas politika koncepto

> malfrumatenmangxo (ankaux matentagmangxo), 

iom tro por mia gusto (ne la mangxo mem...)
sherce mi kutimas espigi "brunch" per "matagmangho" - lau sama procedo kiel en 
la fontlingvo

> malkunmetebleco, 

jes

> malmolkarakterulo, 

jes

> malnaiviĝintulo,

malnaiviĝinto (...intulo estas barbarismo)

> neenkasigebleco,

jes

> senpersoneciĝo....

jes

amike
István Ertl

Rispondere a