On 01.05.10 00:28, f_sophia wrote: > Renato Corsetti skribis: > > La Esperanto de la Fundamento > > estas ĉefe kunmeta (aglutina) lingvo, kiel eble plej regula. Estos > > ankoraŭ miliardoj da homoj, kiuj devas lerni ĝin. Kial ni volas > > malfaciligi al ili la taskon per kreado de malregula okcidenta dialekto > > de Esperanto?
> Tio estas sendube vera. > Tamen, "fundamenta" Esperanto estas kerno. > Zamenhof mem ne metis limojn pri la vortaro. > Fakte, se vi atente legas la Fundamenton kaj rilatajn "pra"-verkajxojn, vi > povas rimarki ke Zamenhof akceptas "fremdajn" vortojn, kiuj estus > konataj en > multaj landoj (do internaciaj), memkompreneble post taŭga > transskriba "esperantigo". Kiam la Akademio preparis la 5-an oficialan aldonon, H Fischer-Galati, tiama lingva komitatano, post ke li akceptis iujn vortojn el la proponita listo kaj rifuzis aliajn (pro fakeco), diris: "Restas el tiu longa listo 118 vortoj, facile anstataŭeblaj aŭ per alia radiko el nia nuna trezoro, aŭ per kunmetita vorto trovita aŭ trovota. Ili estas la rezulto de *nura malpacienco*, de *troa ekzakteco*, de *infana vortfabrikemo*, kaj mi intence ilin ne tradukas por al neniu altrudi mian opinion....Ne aŭskultu tiujn, kiuj krias, ke ili nepre bezonas 'nuancojn'. La serĉemo de nuancoj plejofte estas *nura malebleco precizigi ideon*...Ĉu ne ŝajnas al vi le supra listo kvazaŭ *fremdlingva* teksto pli aŭ maplpli facile tradukebla en *nian* lingvon? Pripensu, ĉu nia Majstro, ĉu Kabe ne estus povinta verki majstraĵon malgraŭ malpermesouzi tiujn 'nuancojn'?" Sed laŭ Waringhien, el tiuj 188 vortoj, 57 estis ja uzataj de Zamenhof kaj 2 pliaj de Kabe. - duono de tiuj "fremdaj" kaj "malpermeseblaj" vortoj! (Inter ili troviĝas la diskutata "persvadi".) La 5-a OA aperis en 1934 kun nur 8 vortoj, el listo de pli ol 200. Estas vere, ke en la listo troviĝas multaj vortoj kiujn mi mem ne uzas, kaj eĉ ne konsiderus Esperantajn vortojn - inkluzive kelkajn je kiuj mi nek scias la signifon nek povas diveni la fontlingvon. Sed ankaŭ troviĝas vortoj kiujn eĉ Renato ne malrekomendas, kiel "ekrano" (ĉu vi povas imagi Esperanton en la nuna mondo sen tiu vorto?) kaj "strebi" (ĉu vi povas entute imagi Esperanton sen tiu vorto?). Tiu montras ke la monstra neologismo de hodiaŭ estas la nepra radiko de morgaŭ. La 59 malbonaj vortoj, kun indikoj pri tiuj, kiuj aperis en iu oficiala aldono: absolvi aĝioto amatoro (8OA) anatemo angoro (6OA) aplombo (6OA) arkeo aŭreolo (6OA) aŭroro bankiero (6OA) blago blanketo blufi (9OA) bufro devii distribui (8OA) drasta (9OA) drato (8OA) dreni ekrano (8OA) flakono generi graki grego (6OA) grunti imputi kabineto (5OA - tamen!) kaprioli kartelo kaskado kirurgo (8OA) klaŭno koĉero kulmini magistrato minus (8OA) negacio orta (8OA) persvadi [Kabe] (9OA) perversa promocii psiko renomo sino (8OA) slango slipo (5OA - tamen!) staplo strebi (6OA) strikta surfaco [K] (8OA) susuri (6OA) suvereno ŝrumpi (6OA) tajdo taŭzi torturo (9OA) trajno (8OA) treti (9OA) tribo (9OA)
