Russ skribis:
> Nu aliflanke, cxu Esperanto estus pli komprenebla kaj facila se ni
> evitus vortojn kiel "hundido" kaj "cxevalido" favore al iuj
> (hipotezaj) naturismaj vortoj kiel "pupio" kaj "kolto" (por pauxsi el
> la angla)?
Evidente, mi ne skribis tion.
"Hundido" estas kunmetajxo nur de du radikoj kaj gxi estas ecx mallonga.
> Evidente ne estas ia gxenerala regulo, sed griza regiono inter
> evidente bonaj vortoj kiel "hundido" anstataux "pupio" kaj io
> malkonvena kiel "paperfolitekstujo" anstataux "libro". :) Kaj sxajnas
> ankaux al mi ke ja malsamaj homoj metos la limon inter la grupoj
> malsame depende de sperto kun denaskaj lingvoj kiuj kombinas vortojn
> kaj vortetojn tiel, inter aliaj faktoroj.
Jes. Tio estas kion mi skribis, sed mi skribis ankaux ke ekzistas gxenerala
limo por vortfarado. :)
Ekzemple, cxu eble la unua verko de Jean Forge estas estimata pro uzita
vortfarado?
Cxu tiu kaj sekvantaj verkajxoj estas estimataj nuntempe?
Konsideru ke la vortfarado de Forge ne estas tiel "longiga" kiel la ideo kiu
estas subtenita de iuj el ReVuloj cxi tie. :)
Ankaux tio estas fakto. :)
> Ekzemple se mi auxdas iun diri "mi eksedzigxas", mi facile kaj tuj
> komprenas (mi bone memoras auxdi gxuste tian frazon de amiko frue en
> nia esperanta kunlernado... Trafis kaj impresis min, ke jam ni
> kapablis paroli pri vere gravaj aferoj facile en la nova por ni
> lingvo, kiam ni havis malgrandan vortprovizon), sed eble vi pensas ke
> "eksedzigxas" estas malfacila kaj malkomprenebla kaj volas diri "mi
> divorcas", mi ne scias, sed por mi la vorto "divorci" estas nenecesa
> balasto en la lingvo.
"Eksedzigxi" ne estas ververe malfacila vorto, krome gxi estas kunmetajxo de
du radikoj ("eks" ne estas "vera" radiko, kvankam cxio estas
gxenerale "radiko" en Esperanto... ankaux la finajxo "o"). :)
Tiu vorto estas sendube langrompaĵo por italo sed gxi ne estas pli "rompiga"
por itala lango ol la simpla mallonga "scii". :)
Tamen tio estas alia rakonto. :)
Gxis
Antonio Codazzi