[eo-dev] Po-dosieroj de versio 3.20m2 en Subversio
La estonta versio de OpenOffice estas 3.2 (Nun oni donas 3.1). Post la Subversia versinumero 845 mi instalis la 3.2 dosierojn. Mi tuj faris unu eraron, forgesis la konverton al la iks-notado. Mi esperas ka cxio nun estas korekta. Morgaux ni povos traduki por liveri tute esperantigitan OOo-n. Joop
Re: [eo-dev] 'po'
Donald Rogers: Bertilo Wennergren wrote: Fakte eĉ ne unu fojon li uzis akuzativon post po. Mi ja donas unu tian ekzemplon en PMEG. Mi ĝin citis laŭ la Oficiala Verkaro, sed mi ĵus trovis la efektivan originalan tekston, kaj tie la N-finaĵo ne aperas! Dankon pro tiu informo. Nun mi certe ne uzos akuzativon kun po. Mi scivolas ĉu kaj kial iu korektis tiun frazon de Zamenhof. Certe temis pri neintenca fusho, char en tiu sama Oficiala Verkaro redaktita de unu persono, aperas multaj aliaj similaj po-frazoj, en kiuj oni ne aldonis tian N-finajhon. Mi ne scias, chu la temo estas grava por Ooo. Kredeble ne. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
Re: [eo-dev] 'po'
On 30 Mar 2006, at 00:34, Bertilo Wennergren wrote: Mi ne scias, chu la temo estas grava por Ooo. Kredeble ne. Rekte rilata kaj ege grava por OOo:Eo? Eble ne, sed ekstertemaj diskutoj igos nin komunumo, anstataŭ simple seka dissendlisto pri teknikaĵoj. :o) Mi ne bedaŭras, ke mi lanĉis la diskuton, kaj mi lernis iom pri 'po', do dankon al ĉiu kontribuinto. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] 'po'
On 28 Mar 2006, at 14:15, Bertilo Wennergren wrote: msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en informmendo. Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Po sidas tute perfekte tie. malŝarĝite elspiras Ĉu ne eblas anstataŭ informmendo uzi simple mendo kiel ĝeneralan tradukon de query? Akcepteble, jes. Mi ni kontraŭas. Kaj ĉu ne estu speco de datumbazo? Ĝuste. Jen la bezono provlegi. ;o) Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] 'po'
Tim skribis: Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Laux mi, jes! En la nederlanda ekzistas vorto telkens [proksimume =] cxiufoje, kiu respondas suficxe bone al la signifo de po. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: Dev Skipo dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 13:23 Onderwerp: [eo-dev] 'po' Mi volas nur anonci, ke mi ĵus unuafoje uzis la vorton 'po' en traduko de OpenOffice.org. :o) msgid The query covers #num# tables. The selected database type, however, can only process a maximum of #maxnum# table(s) per statement! msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en informmendo. Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] 'po'
Tim Morley wrote: Mi volas nur anonci, ke mi ĵus unuafoje uzis la vorton 'po' en traduko de OpenOffice.org. :o) msgid The query covers #num# tables. The selected database type, however, can only process a maximum of #maxnum# table(s) per statement! msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en informmendo. Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Sed, konsciu ke multaj esperantistoj diras ke po estas prepozicio post kiu oni neniam uzu akuzativon. Ŝajnas ke Kalocsay estis forte kontraŭ tiu vidpunkto, kaj li kun Waringhien verkis PAG-on. Mi sugestas ke vi legu la jenajn artikolojn en la revuo Esperanto: de Jan Werner, oktobro 2002 p1152-2 kaj de d-ro Pumpr, novembro 225-6. Pensu: ...treat _at the rate of_ at most M tables per statement. Eblas eviti la problemion, ekzemple: Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume #maxnum# tabelojn en informmendo. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] .po-dosieroj por Makintosxo? (Estis:Re: [eo-dev] Ek al la traduko de Verkilo (Writer)!)
On Friday, April 1, 2005, at 05:22 AM, Tim Morley wrote: On 1 Apr 2005, at 07:03, Donald Rogers wrote: Tim Morley wrote: -- vidu la gvidilon (ligilon cxi supre), elektu dosieron *el sub Writer*, kaj anoncu vian elekton al la grupo Mi jam tradukis la unuajn 20 demandojn kaj respondojn sub Writer. Bolvolu, lasi al mi la reston de ili, ar mi preferas ke la enhavo havu konsekvencan stilon, vortuzadon kaj kaj formaton. Mi intencas fini la reston de Writer dum la semajnfino. Aliaj povos poluri in poste, se necese. Donald, mi dankas pro via tre bona laboro tiurilate -- kaj la verkado, kaj la enpagxigo -- sed sxajnas, ke vi miskomprenis mian mesagxon. Mi ne parolis pri la demandaro, kiun vi ja bone tradukadas (kaj kiu pli tauxgas al unuhoma laboro, kiel vi diris). Mia mesagxo temas pri traduko de Writer mem per la amaso de .po-dosieroj. Se vi sxatus ankaux partopreni tion (se vi ne sentas suficxe okupata kun la retejo!) mi tutkontente akceptus laborproponon vian por tiu alia parto de la traduko. :o) CXu .po-dosieroj estas trakteblaj per Makintosxo? Mi kapablis legi aliajn dosierojn de vi senditajn, sed ne .po-dosierojn; ili restas senetikedaj sur mia komputila laborejo. Mi havas PowerBook G4 kaj MacOS 10.2.8. --- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]>|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-pota adreso por usta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++