Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-10-02 Thread Donald Rogers
Dankon, Yves. Ĉe mia klavaro tiu klavo estas simple Alt, same kiel la 
tiu, kiu situas maldekstre de la spacostango.


Donald

Yves Nevelsteen wrote:

Donald,

gxi aperas dekste de la spacostango en la jena bildo:

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/3/3a/Qwerty.svg

Yves

2007/9/18, Donald Rogers [EMAIL PROTECTED]:
  

Bertilo Wennergren wrote:


Alt = Alt


Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton:

Jes.

  

AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd
Eble? Kiel en aliaj lingvoj?
1. Cxu aperas en OO?


Min ĉiam mirigis tiu stranga AltGr (aŭ Alt Gr).
La klarigo alt green ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio
mencias ankaŭ la klarigon alternate graphic (mi ĉiam pensis
iom nebule, ke Gr rilatas al graphic). Mi pensas, ke
alternate graphic estas la ĝusta klarigo.

Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo.
Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange,
sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda.
  

Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo
AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]





-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-20 Thread Leo De Cooman

Tim skribis:

Mi ne certas ĉu Leo uzas klavaron francan aŭ nederlandan, sed mi

konfirmas, ke tiu AltGr-klavo multe uziĝas ĉe francoj. Tajpo de
simboloj tiel ĉiutagaj kiel '@' bezonas tiun klavon.

Laŭ la datumoj en la komputilo la klavaro estas:
Standaardtoetsenbord (101/102 toetsen) of Microsoft Natural PS/2 
toetsenbord =

Norma klavaro (101/102 klavoj) aŭ Microsoft Natural PS/2 klavaro
Mi nombris la klavojn, sed trovis nur 87 da ili. Enigme, ĉu ne?
Eĉ se mi aldonas la flankajn butonojn por enŝalti, ktp. mi ne trovas 101 
klavojn. Ĉu iu ŝtelis ilin?


Amike,
Leo 


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-20 Thread Bertilo Wennergren

Leo De Cooman:


Mi nombris la klavojn, sed trovis nur 87 da ili. Enigme, ĉu ne?
Eĉ se mi aldonas la flankajn butonojn por enŝalti, ktp. mi ne trovas 101 
klavojn. Ĉu iu ŝtelis ilin?


Eble oni ŝtelis al vi la nombran klavaron. (Aŭ eble vi havas 
tekokomputilon, kiu tute ne havas apartan nombran klavaron.)


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-19 Thread Leo De Cooman

Donald skribis:
Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo 
AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas.


En mia klavaro estas Alt-klavo maldekstre de la spacet-klavo kaj AltGr 
dekstre de ĝi.
Por fari la eŭrosignon € oni premu la AltGr-klavon + e. Se oni provas fari 
tion per la Alt-klavo, venas nur averta sono (per Vindozo XP)

Simile por la signoj | @ # ^ { } [ ] ´ ~\

Leo

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-18 Thread Donald Rogers

Bertilo Wennergren wrote:


Alt = Alt

Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton:

Jes.


AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd
Eble? Kiel en aliaj lingvoj?
1. Cxu aperas en OO?


Min ĉiam mirigis tiu stranga AltGr (aŭ Alt Gr).
La klarigo alt green ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio
mencias ankaŭ la klarigon alternate graphic (mi ĉiam pensis
iom nebule, ke Gr rilatas al graphic). Mi pensas, ke
alternate graphic estas la ĝusta klarigo.

Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo.
Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange,
sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda. 
Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo 
AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas.


Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-18 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


Bertilo Wennergren wrote:



Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo.
Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange,
sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda. 


Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo 
AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas.


Interese. Jen iom da klarigoj:

  http://en.wikipedia.org/wiki/AltGr_key

Bedaŭrinde tiu klavo ja estas menciita en niaj tekstoj. Jen
ekzemplo el helpcontent2/source/text/shared/guide.po:

  \\switchinline select=\\\sys\\\caseinline
  select=\\\UNIX\ \\emph\\All Unix systems:\\/emph\\ (Alt
  Graph) as additional compose key. The (Alt Graph) key can work in
  $[officename] like the Compose key, if you set the environment
  variable SAL_ALTGR_COMPOSE. The (Alt Graph) key must trigger a
  mode_switch, so, for example, xmodmap -e \keysym Alt_R =
  Mode_switch\ must be set. First press (Alt Graph), then the first
  modifier, then the second modifier. The characters are combined as
  described on a Solaris system in the file
  /usr/openwin/include/X11/Suncompose.h. \\/
  caseinline/switchinline\\

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-18 Thread Yves Nevelsteen
Donald,

gxi aperas dekste de la spacostango en la jena bildo:

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/3/3a/Qwerty.svg

Yves

2007/9/18, Donald Rogers [EMAIL PROTECTED]:
 Bertilo Wennergren wrote:
 
  Alt = Alt
  Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton:
 
  Jes.
 
  AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd
  Eble? Kiel en aliaj lingvoj?
  1. Cxu aperas en OO?
 
  Min ĉiam mirigis tiu stranga AltGr (aŭ Alt Gr).
  La klarigo alt green ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio
  mencias ankaŭ la klarigon alternate graphic (mi ĉiam pensis
  iom nebule, ke Gr rilatas al graphic). Mi pensas, ke
  alternate graphic estas la ĝusta klarigo.
 
  Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo.
  Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange,
  sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda.
 Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo
 AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas.

 Donald

 -
 To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
 For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-17 Thread Yves Nevelsteen
mi konsentas

ĉu la klavoj mem do nomiĝas tiel ĉi?
- alt-klavo
- retropaŝa klavo
- stirklavo
- foriga klavo
- eniga klavo
- enmeta klavo
- majuskliga klavo
- taba klavo

(por aldoni al Komputeko)

Yves

2007/9/17, Joop Eggen [EMAIL PROTECTED]:
 Do ni venas al interkonsento traduki la klavojn...
 Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton:

 Alt = Alt
 AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd
 Eble? Kiel en aliaj lingvoj?
 1. Cxu aperas en OO?

 Backspace = Retropasxo
 Ctrl = Stir
 La alternativo Ktrl jam aperas en Linukso, tamen ne tre
 normiga laux mi. (Krom ke Ktrl ne estas Esperantstila
 mallongigo kiel prof. aux d-ro, sed ellasas kelkajn
 tro ordinarajn literojn.) Persone mi tamen nenion havas
 kontraux akcepto de jam ekzistanta praktiko.
 Del = Forigi
 End (vd. Home) = Fine
 Esc = Esk

 Enter = Enigi

 Home (vd. End) = Poz1 (kiel germanlingve), Komence
 La anglisma asocio de startpunkto (home base, ecx home en
 baseball) probabeble faras Hejme evitinda.
 Ins = Enmeti

 PgDn = PInfr / PSub
 Konsiderante ke p. estas oficiala mallongigo.
 PgUp = PSupr
 Shift = Maj
 Tab = Tab






   Jetzt Mails schnell in einem Vorschaufenster überfliegen. Dies und viel 
 mehr bietet das neue Yahoo! Mail - www.yahoo.de/mail


Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-17 Thread Leo De Cooman

Mi konsentas kun la vidpunkto de Tim.
Mi jam delonge uzas la vorton Stirklavo, kiun mi verŝajne lernis el 
Ĉapelilo.

Ankaŭ sur mia klavaro ne troviĝas Shift, nek Enter.
Amike salutas
Leo
   Eo, nenies 1a, ĉies 2a:   http://tinyurl.com/3xnzl5

- Oorspronkelijk bericht - 
Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED]

Aan: dev@eo.openoffice.org
Verzonden: maandag 17 september 2007 14:44
Onderwerp: Re: [eo-dev] Klavpremoj


-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 14 Sep 2007, at 15:40, Joop Eggen wrote:

Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl,  Shift, 
Enter, k.t.p.


Ĉu evidente? En la franca, oni kutimas uzi controle, maj, entrée
por tiuj tri klavoj; se eĉ alia(j) nacia(j) lingvo(j) uzas tradukojn,
kial ni esperantistoj uzu la anglan?

Cetere, sur la kvin klavaroj en mia domo -- 4 anglaj, 1 franca --
neniu el ili havas la vorton Enter sur la enter-klavo, do mi tute
ne konsentas, ke ni uzu tiun anglan vorton.

Fakte, same pri shift -- nur sago aperas sur la klavo, ne vorto, do
kial uzi fremdan nomon?

Pardonu mian iom malfruan respondon al tiu ŝajne fermita diskuto, sed
vere mi ne konsentas kun la ĝisnuna konkludo.


Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFG7oTH4qQfaYPSZYwRAmz8AJwOC8aQfqr+c21JIv6ZfV+9MLDmrQCgwOpH
yn9PupNkWk44Sx120zNqfjY=
=/Qcr
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.5.487 / Virus Database: 269.13.21/1012 - Release Date: 16/09/2007 
18:32


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-17 Thread Arnold Victor


On Sep 17, 2007, at 1:40 PM, Yves Nevelsteen wrote:


mi konsentas

ĉu la klavoj mem do nomiĝas tiel ĉi?
-...
- eniga klavo
- enmeta klavo



Cxu estas eraro? CXu tiuj ne estas samsignifaj?



-...



--  
+++=+=+=+=+++=+=+=+=+++

||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED]   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/||
||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso   
||

+++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security  
Agency may have
read this email without warning, warrant, or notice. They may do this  
without any

judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.




Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-17 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 17 Sep 2007, at 18:45, Arnold Victor wrote:


ĉu la klavoj mem do nomiĝas tiel ĉi?
-...
- eniga klavo
- enmeta klavo


Cxu estas eraro? CXu tiuj ne estas samsignifaj?


Se mi ne eraras:
eniga klavo = enter key
enmeta klavo = insert key


Tim


-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFG7v4W4qQfaYPSZYwRAtOhAJwNorG/fDHsuKZ2vNdQjL6pEhMOuQCgraaA
fMKvIqcRJjx7SM+nzMUwYcc=
=t59L
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-17 Thread Arnold Victor

On Sep 17, 2007, at 6:22 PM, Tim Morley wrote:


-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 17 Sep 2007, at 18:45, Arnold Victor wrote:


ĉu la klavoj mem do nomiĝas tiel ĉi?
-...
- eniga klavo
- enmeta klavo


Cxu estas eraro? CXu tiuj ne estas samsignifaj?


Se mi ne eraras:
eniga klavo = enter key
enmeta klavo = insert key




Do, eble intermeta estus pli klare distingebla kaj pli precize  
signifa.


--
+++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED]   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/||
||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso   
||

+++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security  
Agency may have
read this email without warning, warrant, or notice. They may do this  
without any

judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.




Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-17 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:


Do ni venas al interkonsento traduki la klavojn...


Almenaŭ ŝajnas, ke ni ĝenerale emas al tradukado de tiuj
klavaj nomoj/indikoj.


Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton:

Alt = Alt


Jes.


AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd
Eble? Kiel en aliaj lingvoj?
1. Cxu aperas en OO?


Min ĉiam mirigis tiu stranga AltGr (aŭ Alt Gr).
La klarigo alt green ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio
mencias ankaŭ la klarigon alternate graphic (mi ĉiam pensis
iom nebule, ke Gr rilatas al graphic). Mi pensas, ke
alternate graphic estas la ĝusta klarigo.

Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo.
Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange,
sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda.


Backspace = Retropasxo


Jes.


Ctrl = Stir


Jes.


Del = Forigi


Jes. (Parenteze mi ankoraŭ daŭre hezitas inter Forigi kaj Forviŝi, 
kiam mi tradukas...)



End (vd. Home) = Fine


Ĉu ne Fino?


Esc = Esk


Jes.


Enter = Enigi


Jes. (Aŭ Enigo?)


Home (vd. End) = Poz1 (kiel germanlingve),  Komence


La Komputada Leksikono donas Hejma klavo.
Komenco (aŭ eble Komence) tamen spontane pli plaĉas al mi.


Ins = Enmeti


Jes.


PgDn = PInfr / PSub
PgUp = PSupr


PInfr ne estas akceptebla. Sed PSub apud PSupr eble
ne estas tre konvena solvo.

La Komputada Leksikono donas PĝSub kaj PĝSup, kiuj
estas eĉ pli interkonfuzeblaj. Cetere jen la koncerna
paĝo en KL:

  http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/KLAVAROJ.html#Klavaroj

Jen el tiu paĝo:

NOMOJ DE SAGOKLAVOJ

ANGLE  ESPERANTAJ VORTOSIMBOLO KAJ LEGADO
Left   Livenliven, maldekstren
Right  Dren dekstren
Up Supren   supren
Down   Subensuben, malsupren
Home   Hejmen   hejmen
EndFinenfinen, al la fino
PgUp   PĝSuppaĝe supren; paĝosupren, al la paĝosupro
PgDn   PĝSubpaĝe suben; paĝosuben, al la paĝosubo

NOMOJ DE REĜIMKLAVOJ

ANGLE E-A NOMO   ESPERANTA LEGADO, KLARIGO
Alt   Altalternativa registrumo
BackSpace Retropaŝo  kp «Dren» (Nomoj de sagoklavoj)
Break Bremso halt[et]iga klavo
CapsLock  Ĉeffiksiĝema ĉeflitera registrumo
Ctrl  Stir   stira registrumo
DeleteForviŝututan linion, ekranon — aŭ signejon
Del   Viŝviŝu (unu signejon)
Enter En enen-klavo, ĉaretreveniga klavo
Esc   Eskeskapa klavo
Ins(ert)  Dis(ŝovu)  baskulŝaltilo de disŝovreĝimo
NumLock   Nombra fiksiĝema nombra registrumo
Shift Supra  supra registrumo, kp «Ĉef»
Tab   Tabtabo, taba klavo


Shift = Maj


Jes.


Tab = Tab


Jes.

Aŭ ĉu ni aliĝu al la proponoj de KL?
Eble kun kelkaj esceptoj...

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Klavpremoj

2007-09-14 Thread Joop Eggen
Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl, Shift, Enter, 
k.t.p.
Kun la justigo ke multaj klavaroj estas kun anglaj etikedoj: aliaj skriptoj 
kiel korea, araba; la anglalingva mondo mem, kaj multaj aliaj.

Kun ioma bedauxro mi akceptas tiun argumenton. Fakte OO mem portas kulpon, ne 
uzante variablon (kiel %PRODUCTNAME), substituante klavnomvariablojn per la 
operaciumaj nomoj.





  Heute schon einen Blick in die Zukunft von E-Mails wagen? Versuchen Sie´s 
mit dem neuen Yahoo! Mail. www.yahoo.de/mail

Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-14 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote:
 Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl, Shift, Enter, 
 k.t.p.
 Kun la justigo ke multaj klavaroj estas kun anglaj etikedoj: aliaj skriptoj 
 kiel korea, araba; la anglalingva mondo mem, kaj multaj aliaj.

 Kun ioma bedauxro mi akceptas tiun argumenton. Fakte OO mem portas kulpon, ne 
 uzante variablon (kiel %PRODUCTNAME), substituante klavnomvariablojn per la 
 operaciumaj nomoj.
   
Mi samopinias. Kaj same pri la ĉefaj fulmoklavoj.


Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:


Por klavpremoj menciataj (precipe en la helptekstoj):
Ctrl = Ktrl


Ĉu vere Ktrl? Mi mem emas je Stir. (kun aŭ sen la punkto...).
Fakte Kontrolo en tia sencu estas Anglismo. Oni ja celas Control
en la senco de rego aŭ stiro.

(Alternativo estas konservi Ctrl, ĉar supozeble ĝuste tiel tekstas
sur preskaŭ ĉiuj klavaroj en la mondo.)


Shift = Maj
Enter = Enigi (enigoklavo kie eblus)


Do, se Enigi aŭ Enigo, tiam logike ankaŭ Stir(.), ĉu ne?


Tab = Tab
Alt = Alt


Ŝajnas bone.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Bertilo Wennergren

Yves Nevelsteen:


mi konsentas ke control key estas stirklavo kaj ke pli logika
mallongigo de tio estas Stir.



Mi ja demandas min ĉu homoj komprenos pri kiu klavo temas; eble indas
en certaj lokoj minimume en akompana ŝpruchelpa teksto aldoni Ctrl
inter krampoj.


Tio povas esti inda (el pure praktika kaj pragmata vidpunkto).

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



AW: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Joop Eggen
1. Traduki ĉu ne
Mi proponas la traduko de klavojn: tio ankaŭ okazas por la klavaroj de aliaj 
lingvoj. Menciindas la germana kun Strg (Steuerung = Stirado) por Ctrl. Sed 
prave, ĝenerale, se eblas, mi emas al anglisma traduko: Alt, Tab, - pro 
rekonebleco.

2. Ktrl/Stir
La ununura ekzistanta operaciumo kun Esperanto estas Linukso. Tie Ktrl ŝajnas 
venkinta super Stir. Mi ne ŝatus ŝanĝi tion. Tamen Vindozo estas pli 
disvastigata. Ĉu linuksanoj povas deklari siajn opiniojn? Ĉu ekzistas Linuksa 
uzado de Stir?

Joop Eggen




  Machen Sie Yahoo! zu Ihrer Startseite. Los geht's: 
http://de.yahoo.com/set

Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:

Mi antaŭ nur mallonga tempo lernis la nomon de tiu ĉi klavo en 
Esperanto; kvankam Stir. estas sufiĉe logika traduko de Ctrl, mi 
eble pli emas konservi simple Ctrl. Kiel diris Bertilo, tio jam 
vidiĝas sur plej multaj klavaroj -- almenaŭ ciu, kiun mi vidis. Estus 
interese scii kion oni trovas sur tiu klavo en klavaroj ĉinaj, japanaj, 
rusaj, ktp. antaŭ ol fari decidon pri tio.


En Koreujo oni legas Ctrl sur tiu klavo.

Ni tamen memoru, ke Makintoŝaj komputiloj nomas la klavojn tute alie.
Ĉu ni devas fari apartan tradukon por Makintoŝuloj??!!

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 14 Sep 2007, at 01:30, Arnold Victor wrote:

OpenOffice funkcias per X11 en Makintoŝo mem, sed la ĉapelitaj  
literoj de Esperanto kaj tuta unikodo skribeblas laŭ makintoŝa  
maniero.


Mi konsentas kun ĉio, kion skribis Arnold pri la makintoŝaj  
klavaroj, sed volas aldoni komenton pri la ĉi supra informo.


OOo ja funkcias per X11 en Makintoŝo, jes... sed ankaŭ ekzistas  
NeoOffice, alia versio de OOo, kiu aspektas kaj agas multe pli  
makintoŝece. Ankaŭ verkiĝantas vere makintoŝa versio de OOo mem,  
kvazaŭ NeoOffice ne ekzistus. Mi ankoraŭ ne vere komprenas kial...



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFG6eHX4qQfaYPSZYwRAnnqAKCd4XN9Rw9jqqewjCFQUjio1I9gUQCfV3+j
JKk7wGdLoAz6q+yEBwJ5KyM=
=kRJU
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]