Mi skribis:

> Tim:

> > Por "decimal places": ĉu "dekumaj lokoj", aŭ ĉu alia, pli klara
> > esprimo ekzistas?

> Estante iom stulta pri matematikaj fajnaĵoj, mi ĵus sendis demandon
> pri tio al Sergio Pokrovskij kaj Marc Bavant, kiuj estas specialistoj.

Ili ambaŭ opinias, ke taŭgas uzi kunmetojn kun "on-", do: "on-komo",
"on-parto", "on-pozicioj".

Ankaŭ "decimala komo", "decimala parto", "decimalaj pozicioj" estas
eblaj. Sed "dekuma komo" k.s. ne faras sencon. Entute la radiko
DECIMAL/ havas konfuzajn signifojn kaj uzojn, kaj tial kredble indas
eviti ĝin.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to