Tim: > Kaj mi konfirmas, ke li ja proponas "on-punkto"n kaj "on-komo"n. :o)
> Tamen, tio ankoraŭ lasas du terminojn, kie ni volas nur unu. Kial oni > ne uzas "on-signo"n? En Esperanto oni tamen uzu on-komojn, ne on-punktojn, kaj mi pensas, ke por la Esperanta versio de Ooo tio estas jam akceptita. Ĉu ne? Sed eble necesas kovri ambaŭ eblojn, ĉar ĉiu uzanto ja povas mem agordi la programon, ke ĝi uzu on-komojn aŭ on-punktojn. Tial eble ni parolu pri "on-signoj". Aliflanke, eble "on-signo" povas signifi ion tute alian, ekz. la strekon en "1/2" (unu duono)! -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
