Donald Rogers:

> En ooo-comongui troviĝas multaj eroj kiuj havas kunpremitan aspekton,
> ekzemple:
> DateSold
> SpouseID ;-)
> UnitPrice
> SalesTax
> DeliveryID
> ktp
> Ĉu ili estas nomoj de kampoj en iu datumbazo? Ĉu tradukotaj?

Bona demando. Al mi ŝajnas, ke ili estas nomoj en datumbazo,
kaj ke ili prefere estu simile strange tradukitaj. Mi jam tradukis
multajn tiajn kiel "VendoDato", "GeedzoNro", "PoPrezo" k.s.

Mi uzis plurloke "...Nro" por "...ID", parte imitante la
Svedajn tradukojn.

Ŝajne temas pri partoj de iaj ekzemplaj datumbazoj. Pro tio
ne estas tiom ege grave, kiel ni tradukas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to