On 30 Mar 2006, at 01:01, Bertilo Wennergren wrote:

Tim:

Kaj mi konfirmas, ke li ja proponas "on-punkto"n kaj "on-komo"n.  :o)

Tamen, tio ankoraŭ lasas du terminojn, kie ni volas nur unu. Kial oni
ne uzas "on-signo"n?

En Esperanto oni tamen uzu on-komojn, ne on-punktojn, kaj mi pensas,
ke por la Esperanta versio de Ooo tio estas jam akceptita. Ĉu ne?

Ne ni povas decidi tion. Kiel vi diris, uzulo rajtas agordi sian sistemon por uzi aŭ komon aŭ punkton, laŭ sia plaĉo. (Mi cetere memoras pri cimraporto de OpenOffice.org, kiam dana kalkultabelo kun multaj on-komoj estis legita kiel tabelo plena je miloj fare de angla versio de OOo...!)

Tamen, se mi ne eraras, la normo en Esperanto estas on-komo, kaj mi kredas, ke tiel difiniĝas la "decimal_marker" en la "locale"-dosiero (ĉu ne, Donald?)

Ĉu ni do akceptas "on-komo"n por "decimal point"?


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to