On 30 Mar 2006, at 00:38, Bertilo Wennergren wrote:

Por "decimal places": ĉu "dekumaj lokoj", aŭ ĉu alia, pli klara
esprimo ekzistas?

Estante iom stulta pri matematikaj fajnaĵoj, mi ĵus sendis demandon
pri tio al Sergio Pokrovskij kaj Marc Bavant, kiuj estas specialistoj.

Ili ambaŭ opinias, ke taŭgas uzi kunmetojn kun "on-", do: "on-komo",
"on-parto", "on-pozicioj".

Ho, stulta mi. Mi plene forgesis, ke UEA donacis al mi ekzempleron de la Matematika Terminaro de Marc Bavant precize por helpi kun tiaj demandoj.

Kaj mi konfirmas, ke li ja proponas "on-punkto"n kaj "on-komo"n.  :o)

Tamen, tio ankoraŭ lasas du terminojn, kie ni volas nur unu. Kial oni ne uzas "on-signo"n?


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to