Jurij:
>Hieraux mi trovis eraron en rusa traduko de vorto "evakui". >Evidentigxis, ke laux la senco, priskribita en la difino, >gxi devas esti ne "evakuirovatj", sed "evakuirovatjsja >(otkuda-to)", "pokinutj (territoriju)" ktp. Fakte tiu eraro >estis jam en la Esperanto-rusa vortaro de Bokarev. Versxajne, >Bokarev-on misgvidis transitiveco de la esperanta verbo; sed >objekto en la esperanta verbo estas forlasata loko, dum >en la rusa "evakuirovatj" gxi estas homoj. > >Mi jam korektis la eraron (kaj korektos en mia reta versio de >Bokareva vortaro), sed por esti tute certa, mi petas >posedantojn de PIVoj kontroli difinon de tiu vorto - cxu la >senco estas sama, kiel en ReVo?. Estas du sencoj en NPIV. Unu signifas "malokupi" (?), do lokon. Kaj la dua signifas trudi (al iu) forlason. Eblas ja paroli pri evakuitoj. Tiu duobla naturo de la objekto respondas al mia lingva sento. Kore, Marc retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
