Je 3/31/06, jv:
...
> jes, pli bone ni registru la du uzojn. sed la nombroj, kiujn mi
> menciis iom nebule, fakte signifas proksimuman sampezon inter ili:
Estus ankaux interese iom strukturi la uzojn laux la deveno de la
auxtoroj kaj ilia kompetento (mi ne scias, kio rezultus).
> estus bone decidi iun preferon, cxar la ekzisto de evakuigi kaj
> evakuigxi el sama bazo montras malkoheron. ankaux la franca verbo
> havas la du uzojn, do ecx sub nacilingva influo, mi ne sukcesas
> preferi ion.
Jes, france sxajnas eblaj kaj "Le president fit evacuer la salle", (la
prezidanto ordonis forigi la publikon el la salono), kaj "La
population de la ville bombarde'e est evacue'e" (mi neniam certas pri
la franca ortografio). Ruse eblus nur la dua, la unua havus alian
sencon: gxi implicus dangxeron kaj savoperacion (sekve de telefonvoko
pri bombo en la salono, la prezidanto ordonis evakui la cxeestantojn).
Do, du tute malsamaj interpretoj.
Angle estas same dusence, kiel en la franca, sed sxajnas ke la
etimologia senco "malokupi" estas iom arkaikigxanta, kaj la pli
moderna senco estas "The women and children were evacuated to the
country". Kaj "evacuee" ("evakuito") nepre estas la persono evakuita
laux la rusa senco.
--
Sergio
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
Yahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/