Je 3/30/06, mjb0: ...
> Kiel mi aludis en antauxa mesagxo, la difino per "malokupi" de unu > senco de "evakui" ne aspektas al mi klara. "Okupi" estas statverbo > kaj mi sentas, ke ankaux "malokupi" devus esti tia, dum "evakui" > montras dauxran agon. Hm, ne tion mi celis. "Okupi" estas, laux la terminaro de PAG, "hibrida verbo": en gxi homonime kunekzistas rezultaspekta verbo (hieraux la malamiko okupis tri kromajn urbojn => ekokupis), kaj stata dauxrverbo (la malamiko plu okupas tiun teritorion). Tial oni trovas samsence kaj "okupita" (simile al "prenita"), kaj "okupata" (simile al "tenata"). Nu, "malokupi" (laux mia lingvosento) cxiam estas malo de la rezultverbo: malpreni. Sxajnas al mi, ke "malokupi" tute trafe esprimas la okcidentan (kaj la etimologian) sencon de "evakui"; sed ruse gxi estas alia, nereduktebla al la etimologia "vakigi". Mi traduku la difinon de la rusa "evakuacija" (evakuo): ,---- | Organizita transportado de iuj aux ioj el unu loko en alia(j)n por | savo el dangxero kaj (plej ofte) kun la intenco poste revenigi en la | konstantan lokon. Ekz-e: | 1. evakuado de la civiluloj el la zono de bataloperacioj | 2. evakuado de valorajxoj antaux forlaso de la urbo al la malamiko | 3. evakuado de encirkligita armeo `---- Do, en la rusa senco: 1. Evakuado estas io administre organizita 2. La koncerno kaj la objekto estas tio, KION aux KIUJN oni evakuas. "Evakuito" estas homo transportita el la batalkampo, ne la batalkampo mem (kiel estus cxe la interpreto okcidenta). Ankaux ruse oni povas "evakui hospitalon, lernejon". Sed en tiaj esprimoj ruslingvano pensas pri la personaro (aux eventuale pri la aparataro) de tiuj hospitalo aux lernejo. Tiusence oni povus diri ke "La evakuata lernejo n-ro 33 estas en tiuj auxtobusoj". Mi ne certas, kiel oni esprimas tiujn sencojn en la lingvojn okcidentaj. Probable tie ne estas aparta verbo? Kaj mi ne scias, kiel estu en Esperanto. Mi opinias ke la senco rusa estas pli utila ol la senco okcidenta, kiun eblas esprimi per "malokupi, liberigi, vakigi" ktp. Sed mi vere ne scias, kiel reale la vorto estas uzata. -- Sergio retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
