Je 3/28/06, Yury: > Saluton al cxiuj! > Hieraux mi trovis eraron en rusa traduko de vorto "evakui". > Evidentigxis, ke laux la senco, priskribita en la difino, gxi devas > esti ne "evakuirovatj", sed "evakuirovatjsja (otkuda-to)", "pokinutj > (territoriju)" ktp.
La difino en Revo estas fusxa, kaj malsama ol en PV kaj en PIV2. PV diras simple "malokupi"; ankaux tio estas maltrafa, cxar laux mi la objekto de "evakui" estas la savendaj homoj, trupoj aux ajxoj. Sed en iuj lingvoj oni povas evakui teritorion; tamen tio estas senbezona duoblajxo por "malokupi". > Fakte tiu eraro estis jam en la Esperanto-rusa vortaro de > Bokarev. Versxajne, Bokarev-on misgvidis transitiveco de la > esperanta verbo; sed objekto en la esperanta verbo estas forlasata > loko, dum en la rusa "evakuirovatj" gxi estas homoj. Mi opinias, ke la rusa senco estas pli utila ol la ReVa. > Mi jam korektis la eraron (kaj korektos en mia reta versio de > Bokareva vortaro), sed por esti tute certa, mi petas posedantojn de > PIVoj kontroli difinon de tiu vorto - cxu la senco estas sama, kiel > en ReVo? Mi ne certas ke eraro estas cxe Bokarev. Mi dirus, ke pli fusxaj estas la difinoj de PV, PIV kaj ReVo. Kompreneble, tio estas afero iom arbitra. Sed mi opinias ke la senco rusa kontribuas esprimilon por senco, kiun alie malfacilas esprimi; dum la sencoj de PV kaj PIV2 estas balastaj. Por ruso "evakui uzinon" estas transporti ties masxinaron en alian lokon kaj tiel gxin savi. "Evakui hospitalon" estas transporti la pacientojn por savi ilin el eventuala dangxero -- inundo aux veno de la malamiko ktp. El la ekzemploj de ReVo, mi opinias erara la trian: ,---- | du miloj da vilagxanoj, cxiuj evakuis kaj la vilagxo farigxis tute | senhoma `---- (mi dirus "evakuigxis"), la dua estas por mi stranga: ,---- | la malamiko evakuis la okupitan teritorion `---- gxi sxajnas implici la malnecesan sencon "malokupi" (en ReVo ne difinitan), kaj la unua estas dubsenca -- cxu temas pri savo aux malokupo? Por ruso tioj estas du malsamaj aferoj, sed franclingve ili estas konfuzataj. -- Sergio retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
