From: Yury Finkel
Sent: Wednesday, July 05, 2006 11:27 AM

CS> Stajo ankaŭ estas homonima, do laŭ manko de propraj "marŝipaj" vortoj
CS> vanto ankaŭ taŭgus.

Hm, mi ne scias alian "stajon", krom sxnuro, tenanta maston. Kion ankoraux gxi
signifas?
PIV donas ankaŭ alian (ELE) signifon. Mi ne havas PIV-on, do mi nur pensas ke temas pri ŝnuro kiu estas ligita al telegrafa masto por ke ĝi ne falu per strekoj.
En pola, la unua estas "sztag" kaj "więź" kaj la dua estas "odciąg". Se ni uzos vorton "stajo" en la dua signifo, tiam estas multaj aliaj uzoj: ĝenerale - tio estus ŝnuro (matarialo ne gravas) kiu ligas bastonon (maston aŭ alian rigidan elementon) aŭ ŝtofon (ekz. kovrilon de ferdeko aŭ grandan bildon) por teni ĝin en stabila pozicio. Ĝi estus ankaŭ la ŝnuro kiu tenas tendan maston!
 
Ĉu iu povas doni PIV-an difinon?
 
CS> Al mi sxajnas, ke en Esperanto oni simple
CS> gxeneraligis la sencon de "stajo" (kiu, cetere, povas esti ne nur sxipa
CS> sxnuro, sed uzigxas ankaux en alia tehxniko).

CS> Tiam sufiĉus "ŝnuro" aŭ "ŝipŝnuro" sed tiam oni devus diferencigi tiujn
CS> moveblajn de tiujn nemoveblajn.

Ne, se ekstremisme sxpari radikojn, tio estus "tensxnuro" aux "masttensxnuro";
simpla "sxnuro" estas tro vasta. 
La tenŝnuro plaĉas al mi - povas esti kiel antonimo de stajo.
 
Stajo estas certe PIV-a sed ne oficiala vorto, eble tenŝnuro estu preferinda. Aŭ streĉŝnuro (ĉar ĝi estas streĉita)?
 
Sebastian Cyprych
__._,_.___

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj





SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




__,_._,___

Rispondere a