From: [EMAIL PROTECTED]
Sent: Wednesday, July 05, 2006 8:50 PM
Yury:
> "Hisu masttensxnurvelon!" :)

skandale. ne -- li diru: "suprentiru masttensxnurventtukon!"

jxeromo 
Ho, mi ne estu tiu velmaristo, kiu plenumu la ordonon!
Kiun ŝnuron, de kiu velo, sur kiu masto?!
 
Mi komprenas problemon de tro da radikoj, sed ... dum velado la plej grava afero estas doni precizan ordonon por ke ĝi estu plenumita senerare. Kaj la supra "masttenŝnurventtuko" estas neparolebla, precipe dum tre malbona vetero. Esperanto ne estu la lingvo nur por libroj pri velŝipado sed ankaŭ por ŝipado mem (ankaŭ por uzi ĝin praktike).
 
Sed revenante (revantante? ;) al la vantoj - en "Marista terminaro" de Peter Clissold, UEA, Heronsgate 1950; mi trovis transversa stajo vanto: sxnuro kiu subtenas maston transverse kie stajo: sxnuro kiu subtenas maston lauxlonge. Kaj la ŝnuraro (tie: stajo, ĉar ŝnuraro priskribas tipojn/dikecojn de ŝnuroj de velfadeno: uzata por kudri velojn ĝis triopa ŝnurego: tri ŝnuroj volvitaj n unu ŝnuron) estas dividita al: senmova rigilaro: subtenas mastojn kaj buspritojn kaj mova rigilaro: la ŝnuroj kaj takeloj por hisi/levi, ...  .
 
Do, UEA mem eldonis vortaron kun novaj radikoj, kvankam la aŭtoro skribas en antaŭparolo, ke la "Provo de Marista Terminaro", M. Rollet de L'Isle, Paris 1908; estis lia ĉefa konsultlibro.
Ĉu tiuj propraj nomoj estas bezonataj? En ĉiuj lingvoj, ĉiu peceto de ŝipo havas sian propran nomon, kial ne en Esperanto? Ja, nespertuloj en aliaj lingvoj ankaŭ lernu tiujn "strangajn" vortojn.
 
Sebastian Cyprych
__._,_.___

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj





SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




__,_._,___

Rispondere a