Fizike, la tuto de ReVeto povas esti
ununura dosiero per uzo de densigilo - tio estas kutima maniero por PalmOS
poŝkomputiloj. Sed via Nokia uzas Symbian, kaj tial mi ne scias kiel ĝi tion
pritraktas.
Jen estas alia problemo - vi volus serĉi nur loke (same kiel serĉante ies adreson en via telefona adresaro) kaj ReVo uzas grandan motoron. La du metodoj estas tute malsamaj - vi bezonus programon kiu traserĉas memoron de via telefono serĉante difinitan tekston kaj tio ne estas farebla en Revo nek ReVeto. Opera (mi pensas ke Opera Mini, kiun vi uzas, same) povas nur serĉi tekston en unu paĝo. Ti la solvo povas esti krei unu grandegan dosieron kun la tuto de ReVo sed ĉu tio estus bone uzebla? Fina konsidero: ĉiu povas preni la tutotn de XML dosieroj (estas akireblaj kiel densigita dosiero) kaj transformi ilin propravole - ankaŭ en unu HTML dosiero kun nur unulingva traduko. Mi certas ke eblas krei pogramon por rigradi, traserĉi kaj eĉ redakti ReVo-n por ĉiu mastrum-sistemo (ankaŭ tiu "poŝa") sed tio estas afero por programistoj, ne por ReVo redaktantoj. Certe, oni povus voli ankaŭ transformi ReVo-n en ekz. SlovoEd (mi donis tiun ekzemplon nur ĉar ĝi estas akirebla por multaj poŝkomputilaj mastrum-sistemoj, mi ne estas tie dungita ;) dosiero por uzi kun tiu ĉi vortara programo sed to bezonus ankoraŭ unu transform-programon. Amike Sebastian Cyprych P.S. Se iu scias kiel senpage uzi, kaj eble eĉ redakti, ReVo-n uzante PalmOS 4.1 poŝkomputilon - mi volonte tion ekscius :) __._,_.___retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj YAHOO! GROUPS LINKS
__,_._,___ |
- [revuloj] Kiam nova posxkomputila versio? Manuel Pancorbo
- RE: [revuloj] Kiam nova posxkomputila versio? Cyprych Sebastian
- RE: [revuloj] Kiam nova posxkomputila versio? Sergio Pokrovskij
- Re: [revuloj] Kiam nova posxkomputila versi... Sergio Pokrovskij
- [revuloj] Re: Kiam nova posxkomputila versio? Manuel Pancorbo
- Re: [revuloj] Re: Kiam nova posxkomputila v... Wolfram Diestel
- Re: [revuloj] Kiam nova posxkomputila versio? Wolfram Diestel
- [revuloj] Re: Kiam nova posxkomputila versio? Manuel Pancorbo
- Re: [revuloj] Re: Kiam nova posxkomputila v... Wolfram Diestel
- Re: [revuloj] Kiam nova posxkomputila versio? Sergio Pokrovskij
