Mi eksperimentas lokan konsultadon de ReVo per tiu cxi posxkomputilo: http://europe.nokia.com/770
Sed kiam mi eniris la desxutpagxon, evidentigxis ke la posxkomputila versio (reveto) estas iom malnova (marto 2005). Cxu eblas krei novan? Cxu tio povas esti facile auxtomatigebla? Alia propono estas disdoni la programon kiu kreas "reveton" (mi supozas el ReVo mem) por ke uzuloj povus agordi gxin al siaj preferoj. Ekz., mi ne bezonas la etno-lingvojn proponatajn de "reveto", sed aliajn. Plia konsidero: la labormaniero 'po unu dosiero cxiu artikolo' estas oportuna por la cxiutaga flegado de ReVo kaj gxia funkciigo pere de servilo (mi supozas...) Sed tiu svarmo de malgrandaj dosieroj estas ege maloportuna en posxkomputilo, kie la tuto kusxas sur memorkarto laux FAT16. Tio signifas ke multaj malgrandaj dosieroj okupas pli da spaco ol malmultaj grandaj dosieroj, konsiderante ke ambaux entutoj egalas. Do la demando tuj venas: cxu la posxkomputila versio povas esti konstruata per malmultaj grandaj dosieroj? Fina konsidero: mia posxkomputilo estas elpensita por elteni normalajn retpagxojn, pere de Opera-devena retumilo. Do, gxi povus mastrumi normalan ReVon kaj fakte gxin gxi mastrumas dumkonekte. Tamen, se mi desxutus la tutan ReVon sur mian posxkomputilon, la sercxilo restus neutila, ecx malutila cxar gxi funkcias *nur* per konekto al guglo. Mi antauxdankas atenton kaj eventualajn respondojn, Manuel Pancorbo retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
