Je 9/2/06, Wolfram: ...
> Cxu la posxkomputilaj TTT-legiloj suficxe facile traktas grandajn > HTML-dosierojn? En mia Psion mi havas du TTT-legilojn (Opera kaj Web), sed malofte uzas ilin, cxar ili longe startas. Pli ofte mi uzas MobiPocket-on, kiu startas pli rapide, kaj ankaux pli rapide vidigas HTML-dosierojn. Mi ne rimarkis, ke estus iuj problemoj por Mobi pri grandaj dosieroj; sed por sekvi interdosierajn ligilojn oni bezonas antauxtrakti la tutan hipertekston per MobiPublisher (kiu cetere kunpremas la hipertekston farante el gxi bitlibron). Mi opinias ke ReVo estus multe pli utila por pluraj el ni, se eblus uzi gxin per posxkomputilo. Sed tio postulas konsiderindan kromlaboron. Estas multaj tre oportunaj vortaraj programoj, tamen bedauxrinde ili cxiuj postulas la tipan vortaran strukturon: la malpleja referencebla objekto estas artikolo. Dum ReVo en sia nuna formo entenas po multe da enirejoj ene de unu artikolo. Endus almenaux apartigi la kapvortojn. Kaj poste aperos la problemo pri interreferencantaj sencoj. Sen serioza rearangxo tian strukturon povus realigi nur indekshava hiperteksta bitlibro (kiel MobiPocket). -- Sergio __________________________________________________ Do You Yahoo!? Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around http://mail.yahoo.com retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
