--- In [email protected], Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> Je Mittwoch, 30. August 2006 18:39 Manuel Pancorbo skribis:
> 
> 
> > Sed kiam mi eniris la desxutpagxon, evidentigxis ke la posxkomputila
> > versio (reveto) estas iom malnova (marto 2005).
> > Cxu eblas krei novan? Cxu tio povas esti facile auxtomatigebla? Alia
> 
> Jes, okaze mi povas fari novan.

Dankon! 

> 
> 
> > propono estas disdoni la programon kiu kreas "reveton" (mi supozas el
> > ReVo mem) por ke uzuloj povus agordi gxin al siaj preferoj. Ekz., mi
> > ne bezonas la etno-lingvojn proponatajn de "reveto", sed aliajn.
> 
> Ĉio estas en la VoKo-ilaro, sed verŝajne nur sub Unikso funkcios sen
> korektetoj en la programetoj. Se vi volas provi, mi helpos. 

Mi jam desxutis VoKo-ilaron, antaux ol sendi la demandon, sed ne
sukcesis diveni kiu el la skriptoj kreas reveton; eble temas pri
sinsekvo da ili...

Rilate al Unikso, nu, mi uzas Debianon; mi supozos ke tio suficxus
(konsiderante ke la nepra helpilaro estu instalita)

> 
> > Plia konsidero: la labormaniero 'po unu dosiero cxiu artikolo' estas
> > oportuna por la cxiutaga flegado de ReVo kaj gxia funkciigo pere de
> > servilo (mi supozas...) Sed tiu svarmo de malgrandaj dosieroj estas
> > ege maloportuna en posxkomputilo, 
> 
> Tial en mia Zaurus mi uzis virtualan dosiersistemon, t.e. kunigi
dosieraron
> en unu dosiero, kiun poste mi muntis kvazaÅ­ aldona memorkarton. Sed tio
> estas avantaĝo de Uniksa sistemo, kaj eble ne funkcias en aliaj
sistemoj.

Tiu Nokia 770 uzas linuks-devenan operaciuman sistemon "maemo"; tamen,
nur netuje oni povas arangxi tiajn malalt-nivelajn agordojn. Okaze de
muntado de tiaj dosiersistemoj, mi suspektas ke la kerno devas esti
sxangxita aux flikita; kaj tio ja estas komplika afero.


> Poste mi ekuzis la bedic-formaton, kiu ebligas pli facilan aliron al la 
> artikoloj tajpante vortokomencojn.

Post via komento, mi trovis maemo-pakajxon kiu celas esti
dict-kliento; versxajne plukompilita el la versio por Zaurus; mi
provos gxin, kvankam estas onidiroj ke gxi ne bone funkcias. Ankaux la
legilo FBReader mencias ke gxi eksperimente vojas al subteno de zbedic.

> 
> > spaco ol malmultaj grandaj dosieroj, konsiderante ke ambaux entutoj
> > egalas. Do la demando tuj venas: cxu la posxkomputila versio povas
> > esti konstruata per malmultaj grandaj dosieroj?
> 
> Ĉu la poŝkomputilaj TTT-legiloj sufiĉe facile traktas grandajn
HTML-dosierojn?

Se ne tro grandaj, eble jes. Mi celas grupigon de dosieroj laux
alfabeta indekso (kun korektoj, por kompensi grandajn kaj malgrandajn
liter-grupojn).

Mia sperto pri grandaj dosieroj rilatas al FBReader kaj al plucker-a
ReVo-versio preparita de Chuck Smith. Gxi grandas ~8 Mb kaj estas
densigita. Kiam mi malfermas gxin per FBReader, gxi malfruas preskaux
2 minutojn, kaj okupas multegon da disponebla memoro.

Mi dankas viajn respondojn,

Manuel Pancorbo Castro







retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a