--- In [email protected], "Cyprych Sebastian" <[EMAIL PROTECTED]> wrote: >
> Fizike, la tuto de ReVeto povas esti ununura dosiero per uzo de densigilo - > tio estas kutima maniero por PalmOS poskomputiloj. Sed via Nokia uzas > Symbian, kaj tial mi ne scias kiel gi tion pritraktas. > Eblus ankau krei po unu dosieron por ciu litero ... sed cu esperanta? Se vi > volus havi aliajn lingvojn (krom Esperanto), vi bezonus au apartajn > indeksojn por ili au dosierojn por ciu "tiu-lingva" litero/signo. Nokia uzas Maemon, kiu estas aparte preparita distribuajxo de linukso. Mi komence provis uzi ReVeton per la retumilo, tia kia gxi statas; nu, tio bone funkcias, krom la faktoj de negxisdatigxo kaj trookupiteco de la karto. Alia ebla legilo estas FBReader, plursistema kaj plurformata legilo kiun flegas rusaj programistoj. Gxi proponas kelkajn avantagxojn: gxi povas trakti rekte HTML-dosierojn, gxi enhavas esperantan vortdividilon (jes! kaj tamen ne, ekz., hispanan!), gxi havas sercxilon, gxi permesas rotacii la ekranon kaj gxi povas legi rekte el densigitaj dosieroj. Malvantagxoj estas ke cxiuj dosieroj devas trovigxi en sama dosierujo (mi kredas ke, okaze de densigitaj dosieroj, cxio interne devas trovigxi en unu sola granda dosiero) kaj ke pritraktado de densigitaj dosieroj estas tre malrapida. Nu, mi plu eksperimentas... > Jen estas alia problemo - vi volus serci nur loke (same kiel sercante ies > adreson en via telefona adresaro) kaj ReVo uzas grandan motoron. La du > metodoj estas tute malsamaj - vi bezonus programon kiu trasercas memoron de > via telefono sercante difinitan tekston kaj tio ne estas farebla en Revo nek > ReVeto. Opera (mi pensas ke Opera Mini, kiun vi uzas, same) povas nur serci > tekston en unu pago. Ti la solvo povas esti krei unu grandegan dosieron kun > la tuto de ReVo sed cu tio estus bone uzebla? Opera por maemo ja ne havas sercxilon :-( Pri FBReader mi jam diris ke gxi versxajne preferas la dosierojn po unu. > > Fina konsidero: ciu povas preni la tutotn de XML dosieroj (estas akireblaj > kiel densigita dosiero) kaj transformi ilin propravole - ankau en unu HTML > dosiero kun nur unulingva traduko. Mi certas ke eblas krei pogramon por > rigradi, traserci kaj ec redakti ReVo-n por ciu mastrum-sistemo (ankau tiu > "posa") sed tio estas afero por programistoj, ne por ReVo redaktantoj. Mi nur iome fakas pri programado. Tial mi demandis pri jam farita programo kiun mi povus manipuli por miaj celoj. Ne necesas ke tiu programo estu agordita por posxkomputilo, cxar mi povus uzi gxin en mia linuksa skatolo kaj poste alsxuti la rezulton al posxkomputilo. Dankon pro viaj respondoj, Manuel Pancorbo Castro retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
