2006/9/15, Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>: > Mi, estante italo, estas influata de la itala, kaj pro tio mi havas > problemojn sekvi bone c'i tiun diskuton. Bonvolu doni ekemplon > en kiu vi nepre uzus "almontri" kaj ne "montri".
Mi montris al Petro rugxan pomon. Mi almontris al Petro rugxan pomon. La unuan frazon mi perceptas, kvazaux mi elprenis el la posxo la pomon kaj montris (demonstris, prezentis) gxin al Petro. La duan frazon mi perceptas, kvazaux mi per la fingro montris direkton (kiel vojmontrilo) al la pomo, kiu kusxas ie malproksime de mi. Por mi tio estas du malsamaj situacioj. En la rusa tiuj du sencoj estas esprimataj per malsama regado de verbo "montri" - en la unua okazo estas same, kiel en Esperanto (per akuzativo); en la dua okazo estas per prepozicio, respektiva al la esperanta "al" (sed en la subfrazo "al Petro" la rusa ne uzas prepozicion, sed dativon). En Esperanto mi cxiam havas tenton diri en la dua okazo ion similan al "mi montris al Petro al pomo", sed tio estus malbona kaj ambigua frazo (kiu estas la celo, kiu estas la alparolato?). Tial "almontri" permesas eviti tiun ambiguecon. Cxu mi kompreneble klarigis? -- Yury Finkel retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
