Jes, mi komprenas la konfuzon, sed gxuste tial mi atentigis, ke oni devas 
kompreni "transporto de vortopartoj", ne "de vortoj": oni transportas 
parton de vorto de unu linio al la posta, kaj tio estas tute klara, aux, 
pli gxuste, ne povus esti konfuzata kun la operacio konsistanta en divido 
de vortoj por ekz-e prezenti ilian morfem-a-n struktur-o-n.

Marc


>On 10/15/06, [EMAIL PROTECTED] <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> > En PMEG Bertilo uzas "vortotrancxado", sed kaj en gxi kaj en "vortodivido"
> > mi vidas mankon: nome estas pluraj kialoj por trancxi vorton, kaj en tiu
> > termino ne aperas la ideo, ke oni trancxas la vorton _fine de linio_, kion
> > pli klare prezentas "transporto".
>
>"Klare" estas en la okulo de la vidanto... mi konfesas ke gxis nun mi
>ne rimarkis la vorton "vortotransporto" kaj por miaj naivaj okuloj tiu
>vorto tute ne klaris.  Pensigas min pri ia sendado de vortoj de unu
>loko al alia.  Gxi sugestas movadon de vortoj.  Mi imagas transportan
>sxipon plenplenan je vortoj... "Vortotrancxado" kaj "vortodivido"
>sxajnas pli evidentaj al mi.
>
>Mi nun sercxas en PIV2002 kaj trovas tiun zamenhofan ekzemplon
>"transportante la vortojn de unu linio en la sekvantan, ni ordinare
>dividas ilin" kaj tio mem sugestas ke la "divido" de vorto estas
>aparta afero kaj la "transporto" mem temas simple pri la sekvenco de
>vortoj sur sinsekvaj linioj, ecx se oni neniam trancxas/diserigas/ktp
>unu vorton.  Sed ecx se Z celis ke la skribado de kelkaj vortoj sur
>unuan linion, kelkajn pliajn sur duan linion, ktp (do la ago arangxi
>tekson en liniojn, kaj ne la trancxado de vorto por skribi gxin sur du
>liniojn) estas "transportado", tio sxajnas strange al mi, cxar la
>vortoj ne movas de unu loko al alia.  Sxajnas ke "vortometado" aux
>"vortodistribuado" pli tauxgus por tiu koncepto.
>
>konfuzita,
>russ
>
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
>   por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>   por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>   administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
>   http://www.egroups.com/group/revuloj
>Yahoo! Groups Links
>
>
>



retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 

Rispondere a