Sergio: >Je 10/14/06, mjb0: > > En via Komputada leksikono vi citas kiel sinonimon por "vortodifino" > > la Z-an "vortotransporto" (supozeble laux la rusa "perenos"). Cxu vi > > memoras la fonton, en kiu aperas tiu termino? En LR mi trovis nur > > "divido de vortoj". > >Mi jam ne memoras, cxu mi mem trovis la uzon Zamenhofan, aux eble mi >simple citis alian vortaron.
Jes, povas esti, cxar almenaux en la reto nenion similan mi trovis. >Mi ne certas, cxu Z efektive uzis la unuvortan formon >"vortotransporto", tamen eksterdube li uzis la radikalon "transport" >por esprimi la ideon; ekz-e gxuste en la respondo kiun vi probable >aludis: Jes, al gxi mi aludis, kaj la ideo uzi "transport" placxas, sed kun la nuanco, ke oni transportas ne vortojn (ecx en la Z-a senco de "morfemoj"), sed vortopartojn. >,---- >| Pri divido de vortoj >| >| TRANSPORTANTE LA VORTOJN el unu linio en la sekvantan, ni >| ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, cxar cxiu >| parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni >| ekzemple dividas: "Esper-anto", "ricev-ita" k.t.p. Sed tio cxi >| tute ne estas deviga regulo; ni faras gxin nur por ne rompi >| subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu cxi maniero >| havas nenian celon kaj signifon, cxar la TRANSPORTADO DE LA >| VORTOJ estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la >| legxoj de la lingvo; ni konsilas >[...] >| >| Esperantisto, 1893, p. 32 >`---- > >Mi mem ne trovas la rusan (kaj germanan?) dirmanieron rekomendinda, >kaj iom hezitas inter "vortodivido" kaj "vortotrancxo". Ankaux Z >evidente hezitis inter "transporto" kaj "divido". En PMEG Bertilo uzas "vortotrancxado", sed kaj en gxi kaj en "vortodivido" mi vidas mankon: nome estas pluraj kialoj por trancxi vorton, kaj en tiu termino ne aperas la ideo, ke oni trancxas la vorton _fine de linio_, kion pli klare prezentas "transporto". Lunde mi kontrolos kiel estas en PAG. >Mi ankaux vidis tian uzon cxe aliaj auxtoroj, ekz-e cxe H. Seppik: > >,---- >| Praktikan valoron la silabigado havas tiam, kiam oni bezonas DIVIDI >| iun vorton inter du linioj. Cxe tio nepre evitu TRANSPORTI solan >| gramatikan finajxon, precipe -n kaj -j. >`---- Ankaux tion mi legis... kaj aparte konsternigxis, ke en la koncerna paragrafo Seppik prezentas tre strangan regulon de silabado (fonetika cxe unuradikaj vortoj, lauxmorfema cxe plurradikaj). Nu, tio estas alia demando. Kore, Marc retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
