Saluton al chiuj. Mi ne scias chu traduki fizikan fak-vorton, kiu estas angle dirita "viscosity", hispane "viscosidad", kiel "viskozeco", estas tauga au ne. (Mi antau kelkaj tagoj uzis tiun vorton en Vikipedia artikolo.)
Serchante la vorton "viskoza" (au iun similan) en la ReVo, mi trovis neniun difinon pri ghi, sed ghi estas uzita en ekzemplo en la difino de la parolo "nafto". Do, chu taugas tiu traduko? Alia eblo estus krei tiun vorton esperante per aliaj. Ekz., "flu-malfacileco", au "fluad-malfacileco", t.e.: "malfacileco pri/por fluado"; au "malflueco"; au io simila. Amike, Mihxael
