En PIV-2005 trovigxas por tiu koncepto "viskoza" aux sinonimo"viskeca". Mi  
preferas la unuan cxar la aliaj uzoj de la radiko "visk" ne rilatas al la  
koncepto.

On Sat, 24 Feb 2007 15:14:40 -0700, Matematikisto .  
<[EMAIL PROTECTED]> wrote:

> Saluton al chiuj.
>
> Mi ne scias chu traduki fizikan fak-vorton, kiu estas angle dirita
> "viscosity", hispane "viscosidad", kiel "viskozeco", estas tauga au
> ne. (Mi antau kelkaj tagoj uzis tiun vorton en Vikipedia artikolo.)
>
> Serchante la vorton "viskoza" (au iun similan) en la ReVo, mi trovis
> neniun difinon pri ghi, sed ghi estas uzita en ekzemplo en la difino
> de la parolo "nafto".
>
> Do, chu taugas tiu traduko? Alia eblo estus krei tiun vorton esperante
> per aliaj. Ekz., "flu-malfacileco", au "fluad-malfacileco", t.e.:
> "malfacileco pri/por fluado"; au "malflueco"; au io simila.
>
> Amike,
> Mihxael



Rispondere a