--- Russ Williams:

> On 2/26/07, Sergio Pokrovskij:
[...]
>> Jes, genie: fizike gxi estas ekzakte la inverso de la flueco!

> Cxu mi estas la sola por kiu "malflueco" ne tiom klaras - mi unue
> pensus ke gxi estas nerekta aux sxerca maniero por diri "solideco",
> t.e. ke io tute ne (do "male") fluas, do estas solida.

Nu, la solidoj estas tre jes estas tre malfluaj (tre viskozaj, se vi
preferas).

>  Malflua afero evidente ne fluas.

Oni povas paroli pri "varmeco" aux "beleco" aux "grandeco" de objektoj
malvarmaj, malbelaj aux malgrandaj.

> Sed viskoza afero ja fluas, simple ne tre rapide nek rapide.  Gxi iom
> fluas, do eble "iomflueco"...?

Ne, objekto "pli malflua" estas malpli flua.  "Iomflueco" perdas tiun
direkton (se entute eblas paroli pri "plia iomflueco").

Sxajnas al mi, ke iam mi vidis en la angla "reciprocal viscosity"
uzita por la senco "fluidity" -- tio estas simetria maniero rigardi
la aferon.

-- 
Sergio




 
____________________________________________________________________________________
Never Miss an Email
Stay connected with Yahoo! Mail on your mobile.  Get started!
http://mobile.yahoo.com/services?promote=mail

Rispondere a