Je 2/27/07, mjb0: [...]
> Bone! Mi sentas, ke vi baldaux registros miajn aliajn proponojn, > i.a. la mirindan "flu-malema" :-) Mi tre seniluziigxis, ke Sergio ne > epitetis gxin "genia"... Pri tiaj formoj mi jam delonge scias, kaj antauxlonge skribis. Ili estas normaj en la tjurkaj lingvoj (supozeble ankaux en la aliaj Altajaj lingvoj, ekz-e en la japana aux suoma). Jes, estus pli bone se Esperanto ne havus prefiksojn, sed nur sufiksojn (kiel estas en la tjurkaj lingvoj). Tiam gxi estus same senambigua, kiel la postfiksa senkrampa skribo en matematiko. Bedauxrinde Esperanto estas Euxropa lingvo, kun la difektoj propraj al la euxropa esprimmaniero. Ekz-e la vorto "malfiksebla" estas ambigua, cxar oni ne scias, kiel asocii la afiksojn: (malfiks)ebla [t.e. demetebla, kiun eblas malfiksi] -- aux mal(fiksebla) [kiun maleblas fiksi, inaccrochable]? Tia problemo ne estus en la uzbeka: fiks/ebl/mal/a -- fiks/mal/ebl/a. "Flumalema" estas duone uzbeka (mal- ial aperas prefikse al -ebl), do gxi ne estas genia. -- Sergio
