Saluton, Vidante la novan difinon de "kaj" fare de Harri Laine, mi volus atentigi -- esperante, ke li pro tio ne ofendigxos --, ke indas konservi la apartan vortaran stilon de unufrazaj difinoj. Povas esti, ke tiu stilo ne estas la plej bela, placxa aux klara, tio estas afero de gusto, sed gxi havas meriton doni koherecon al la tuta verko.
Tial miaopinie la du unuaj frazoj alportas nenion kompare kun la antauxa unufraza difino, krom novan ordon de la elementoj (la signifo estas menciita unualoke, kio ja estas plibonigo). Cetere PIV prezentas alian manieron reordigi la difinon konservante unufrazecon, gxin malpezigante per uzo de "samfunkcia", kaj miksante la ekzemplojn kun partoj de la difino (farebla ankaux en REVO). La tri postaj frazoj ja alportas interesan informon, sed laux la kutimo de REVO (mi ne prenas en konsideron cxi tie iujn eksternormajn redaktojn) ili prefere aperu en rimarko (rim-elemento), kiu gxuste servas por tiaj informoj ne apartenantaj al la difino. Koncerne la ekzemplojn: bona ideo. Tiu kun "kaj por kaj kontraux" eble meritus aperi en la rimarko, tuj post la klarigo "por insista senco...": ja oni povas meti ekz-elementojn ene de rim-elemento. Kore, Marc Bavant
